Download PDF
ads:
Manlibreto pri Linukso de Antonio Codazzi
eldono 2008
Ĉi tiu manlibreto estas libera verkaĵo.
Tamen, por observi la etikedon, bonvolu citi aŭtoron kiam vi uzas la entenon en viaj eventualaj verkaĵoj.
La aŭtoro respondecas neniel pri damaĝoj naskigitaj de la programoj aŭ de la informoj ĉi tie entenataj.
Enhavo
— Antaŭparolo
01) BAZAJ KOMANDOJ
ĜENERALAJ SUGESTOJ
LAŬ DOSIERUJOJ
LAŬ DOSIEROJ
LAŬ MASTRUMSISTEMO
HELPILO KAJ INFORMOJ
LAŬ DISKETOJ KAJ LUMDISKOJ
ALIAJ KOMANDOJ PRO LEGI DOSIEROJN KAJ ALIAJ DETALOJ
La ĴOKEROJ “*” KAJ “?”
LA SIGNO &
LA KOMANDO CAT (precizigo)
LA KOMANDO CP (precizigo)
LIGILOJ
02) MASTRUMI DISKETOJN, LUMDISKOJN KAJ SUBDISKOJN
SURMETI DISKETON
FORMATI DISKETON
DUPLIKATI DISKETON
KREI STARTIGAN DISKETON (HELP-disketon)
FORMATI APARATON AŬ SUBDISKON
SURMETI LUMDISK(EG)ON
SURMETI MEMOR-PLUMON (USB-memoraparaton)
SURMETI VINDOZAN SUBDISKON
SURMETI LINUKAN SUBDISKON
SURMETI PERE DE FSTAB
MTOOLS
DISKOSKANADO DE LINUKSO
PLENECO DE LA (SUB)DISKO
REZERVI KAJ RESTARIGI (sub)DISKOJN
REZERVI KAJ RESTARIGI (sub)DISKOJN PERE DE PARTITION IMAGE
KREI KAJ MASTRUMI SUBDISKOJN
03) SURLUMDISKIGO - KLARIGITA kaj ESPLIKITA !!!!
04) GRAFIKA MEDIO
05) MASTRUMI DOSIEROJN
SERĈADO DE DOSIEROJ
POR REDAKTI TEKSTODOSIERON PERE DE LA REDAKTILOJ VI, EMACS kaj NANO
ALIAJ PROGRAMOJ
KUNPREMI DOSIER(uj)OJN
MASTRUMI PERMESOJN//RAJTOJN DE DOSIEROJ KAJ DOSIERUJOJ
ŜANĜI PROPRIETULON DE DOSIERO
MASTRUMI PERMESOJN//RAJTOJN DE DOSIEROJ KAJ DOSIERUJOJ – ALIA METODO
REAKIRI FORIGITAN DOSIERON (nur por ext2/ext3)
ads:
Livros Grátis
http://www.livrosgratis.com.br
Milhares de livros grátis para download.
06) MASTRUMI LA SISTEMON
ĜENERALAJ KOMANDOJ
DOSIERADMINISTILOJ - FOLIUMILOJ
DONI RAJTOJN DE ĈEFUZANTO AL ALIA UZANTO
INSTALI PAKAĴOJN
KREI KAJ ALDONI GRUPOJN KAJ UZANTOJN
PROCEZOJ
STARTIGI LINUKSON GRAFIKE aŭ NE-GRAFIKE
CUPS
ADSL
AGORDI MUSON KUN RADETO, OPTIKA, KUN TRI BUTONOJ
AGORDI WINMODEM-ojn
AGORDI SONKARTON PER ALSA
EMULI MIDI-GENERATORON/SINTEZATORO (MIDI-sequencer) pere de TIMIDITY
ŜARĜI SONTIPAROJN EN SOUNDBALSTER LIVE! (kaj similaj)
ŜARGI STIRSTANGON
AGORDI VIDKARTON Nvidia KAJ ATI
NUM LOCK ekde la komenco
ĈAPELITAJ LITEROJ EN NORMALA KLAVARO
DONI AL ĈIU VENONTA UZANTO VIAN AGORDAĴON
KREI FAJROŜIRMON GRAFIKE
EKSPORTI VIAN FAJROŜIRMON
LA PERDITA VOJO (DE LA SISTEMO)
MASTRUMI LINUKSON pere de AT kaj BATCH
MASTRUMI LINUKSON pere de CRON
MASTRUMI LA SISTEMON pere de SKIPTOJ
BILDO por XDM
KREADO DE ALDONAJ APARATOJ en /DEV
TTF – TIPAROJ
TRANSFORMI TIPAROJN
(mal)EBLIGI LA KLASIKAN BIP-SIGNALON
MALEBLIGI STRKL-ALT-FORIG(oklavo) *LOKE KAJ FORE*
STARIGI X-MEDION FORE (de linukso al linukso)
MALFERMI PLURAJN KONZOLOJN SAMTEMPE
FORIGI LILO
ANSTATAŬIGI LILO-n PER GRUB
FONA BILDO POR LILO
FONA BILDO POR GRUB
PASVORTO EN LILO
PASVORTO EN GRUB
MI FORGESIS LA PASVORTON DE LILO – KION FARI?
MI FORGESIS LA PASVORTON DE GRUB – KION FARI?
MI FORGESIS LA PASVORTON de la ĈEFUZANTO – KION FARI?
ANSTATAŬIGI LA UZATAN KERNON PER LA NOVA
ANSTATAŬIGI LA UZATAN KERNON PER LA NOVA EN DEBIAN
REE KOMPILUMI LA KERNON POR SURLUMDISKIGI PERE DE IDE-APARATOJ
REE KOMPILUMI LA KERNON KUN SCSI
07) RETO KAJ INTERRETO
INTERRETO
FAKSOJ
KREI MINI-RETON INTER 2 KOMPUTILOJ PERE DE SIMPLA KOMANDLINIO
ads:
KONEKTIĜI AL INTERRETO PERE DE SIMPLA SKRIPTO (SEN KPP)
KONEKTIĜI AL INTERRETO PERE DE WVDIAL
KUNPARTIGI LA INTERRETAN KONEKTADON (per LINUKA SERVILO)
KONEKTIGI 2 KOMPUTILOJN PERE DE PARALELA KONEKTEJO ĈE LPT1 (PLIP)
KAPTI KAJ AKIRI RETAN RADIOELSENDON PERE DE MPLAYER
08) KOMPILUMI
KOMPILUMI KAJ (mal)INSTALI PROGRAMOJN
KOMPILUMI KAJ (mal)INSTALI PROGRAMOJN KIEL PAKAĴOJN
KOMPILUMI en C kaj C++ (gcc kaj g++)
KOMPILUMI por LINUKSO
09) PRESADO
10) SURLUMDISKIGI — MP3-->WAV-->SONDOSIEROJ
11) EMULADO
EMULADO – QEMU
DOS-EMULADO – DOSEMU
PLENUMI VINDOZAJN PROGRAMOJN
EMULI MAKINTOŜON
XMAME
12) REKONI LITEROJN EN BILDO — GOCR
13) KREI VIDEAN BILDSTRION
14) PAROLANTA KOMPUTILO
15) KALKULMAŜINO DE KOMANDLINIO
16) MPLAYER NE PLENUMAS – KION FARI?
17) ETOSOJ por XMMS
18) MPLAYER NE PLENUMAS GRAFIKE
19) BAZAJ KOMANDOJ DE SQL (MySQL kaj SQLite)
— VORTARETO
KOMPUTILA-ANGLA — ESPERANTO
ESPERANTO — KOMPUTILA-ANGLA
Antaŭparolo
Oni diras ke niaj revoj, sonĝoj kaj deziroj dependas de la subkonscio. Kaj do, se ni deziras plenumi
revojn, sonĝojn kaj dezirojn en Linukso, ni devas mastrumi ĝian subkonscion, t.e. la komandlinio.
Iafoje etaj... simplaj... komandoj kaj skriptoj ebligas realigi nian preferojn kaj solvi niajn
problemojn (almenaŭ en Linukso :) ).
Pro tio, ĉi tiu manlibreto proponas multajn ekzemplojn pri komandlinio (sed ne nur).
Antaŭ multaj jaroj, mi legis “Mini manuale Linux by Panther” kiu estis libera projekto estrita de la
itala kodumulo Panther. Mi restis mirigita de ĝia strukturo: ĝia simpleco kaj sintezaj eksplikoj
ebligis al la uzanto/lernanto tuj provi kaj (poste) rapide konsulti. Sekve, mi uzis la saman strukturon
por verki ĉi tiun manlibreton, esperante akiri la saman rezulton.
Mi prenis de tiu manlibreto, ankaŭ kelkajn interesajn solvojn por instrua celo.... ĉefe por ebligi al la
uzanton mastrumi ankaŭ malnovaj versiojn de Linukso (se tio okazus). Tamen tiu verkaĵo ne estas
tradukaĵo. Ĝi estas frukto de provoj, klopodoj, kaporompoj, de koleraj eksplodoj, de eksperimentoj
kaj fine de longjara aktivado en la dissendolistoj de spertuloj... sed ankaŭ en la nia movado. Kaj
do...
Bonan legadon!
Kaj... eksperimentu, provu, ree provu kaj denove ree provu! :)
1) BAZAJ KOMANDOJ
ĜENERALAJ SUGESTOJ:
1 – En la terminalo/konzolo, ree skribu la komandojn per simpla premo de la sagoklavojn.
2 – Pere de la komando "history" vi povas legi ĉiujn antaŭajn komandojn; se post la komando estas
skribita nombro, ĝi videbligas la lastajn n. skribitajn komandojn (ekz. history 14 raportas la lastajn
14 komandojn).
3 – Tekstodosieroj en terminalo/konzolo. Por eliri, premu "q" aŭ, se vi preferas fermi la programon
ĉar ĝia plenumo eligas nekompreneblajn signojn aŭ ne akceptas enigojn el la klavaro , premu "Strkl
+c".
4 – Kiam la eligaj mesaĝoj de la komando superas la ekrano de la terminalo, uzu la opcion "|more"
aŭ "| less" en la fino de la komando mem (ekz: ls -la |more) aŭ post la dosiernomo (ekz: cat
dosiernomo |more).
5 – Uzante “more” aŭ “less”, premu enigoklavon por progresi laŭ linio kaj spacetoklavon por
progresi laŭ paĝo.
LAŬ DOSIERUJOJ
cd (nure) = iras hejmen (ankaŭ $HOME)
cd - = kiel supre
cd ~ = kiel supre
cd ~Uzanto = kiel supre, sed en la hejmo de la uzanto “Uzanto”
cd .. = iras en la antaŭan dosierujon
pushd = eligas la dosierujon kie vi estis antaŭe
popd = reportas vin en la dosierujon kie vi estis antaŭe
cd .pepo = Atentu! Tio iras en la (ekzemplan) kaŝitan subdosieron “pepo”
cd / = iras en la radikon (de kie ajn vi estas)
cd ./subdosiero = iras en la subdosieron “subdosiero”
cd /.pepo = Atentu! Tio iras en la (ekzemplan) kaŝitan subdosieron “pepo” kiu estas surmetita
rekte sur la radiko.
cd ../subdosiero = iras en la subdosieron “subdosiero” de la antaŭa dosiero.
cd /ujo/pepo/pupo = iras en la indikitan subdosieron (startante de la radiko)
cd ./Ludoviko_Z* = iras en la subdosieron “Ludoviko_Zamenhofo”, sed * mallongigas la enigon
ls = videbligas horizontale la entenon de la dosierujo
ls |more = videbligas la entenon de la dosierujo vertikale kaj laŭ paĝo
(NOTU: enigoklavo progresas laŭ linio, spacetoklavo progresas laŭ paĝo)
ls -l = kiel supre; la opcio -l ebligas videbligon de detaloj
ls -la = kiel supre, sed la opcio -a videbligas la kaŝitajn dosier(uj)ojn
(NOTU: ĉi tiu opcio estas tre oportuna)
ls -lct = kiel supre, sed ĝi vidigas plurajn detalojn
ls – -color=always = plenumas ls kolore.
ls -i = vidigas la indeksnodojn de la dosieroj
cp -av = kopias kompletajn dosierujojn
ekz. startpunkto(/usr) celo (/mnt/kien_vi_deziras_iri)
cp -r = kopias dosierujojn
mkdir = kreas novan dosierujon
rmdir = forigas malplenan dosierujon
rm -r = forigas dosierujojn/subdosierujojn kaj ilian entenon
rm /dosierujo/* = forigas ĉion en la dosierujo “dosieujo”.
rm ./* = forigas ĉion en la nuna dosiero. (ATENTU!!!! la erara rm /* forigas ja ĉion!!!!!)
pwd = eligas la nunan dosierujon
tree dosierujonomo = videbligas arbumon naskigitan de la enigita dosierujo
LAŬ DOSIEROJ
cp = kopias dosiero(j)n
rm miadosiero = forigas dosiero(j)n
shred -z miadosiero = forigas kaj igi nereakirebla la dosieron (por ne-ĵurnaligitaj
dosiersistemoj)
mv = formovas/renomas dosieron
mv nomo novanomo = renomas la dosieron (ekz. mv pepo.txt pupo.txt)
mv dosiernomo /dosierujo = enmetas la dosieron en la indikitan dosierujon
(ekz. mv miaux.txt /usr)
Atentu: ĉi tiu komando aŭtomate kaj silente anstataŭigas la dosieron per alia, se ili havas saman
nomon.
mv -i dosiernomo /dosierujo = enmetas la dosieron en la indikita dosierujon sed ĝi estas
sendanĝera (legu supre)
cat dosiernomo = videbligas la entenon de dosiero
touch dosiernomo = tuj kreas malplenan dosieron
LAŬ MASTRUMSISTEMO
shutdown -r now = reŝargas la mastrumsistemon
reboot = kiel supre
init 6 = kiel supre
shutdown -h now = fermas la mastrumsistemon
halt = kiel supre
halt -p = fermas la mastrumsistemon kaj elŝaltas
init 0 = kiel supre
exit = fermu la terminalon/konzolon (se via Linukso estas en ne-grafika medio, ĝi ree iru al
saluto)
startx = startigas la grafikan medion
Strkl+alt+retropaŝo = reŝargas la grafikan medion kaj ree iras al saluto
Strkl+alt+F1 = malfermas neemulitan terminalon/konzolon
Strkl+alt+F7 = simple iras en la ekranon 0 se grafika (X) servilo estas plenumanta. Ĝi ne fermas
la terminalon de kie vi venas.
ldconfig = ĝisdatigas la bibliotekojn (necesa komando post kompilumo de programojn kun
bibliotekoj)
HELPILO KAJ INFORMOJ
- komandoj
komandonomo --help = videbligas la sintakson de la komando mem (ĝenerala helpilo)
komandonomo -h = kiel supre
komandonomo -help = (kelkfoje) kiel supre
komandonomo -usage = (kelkfoje) kiel supre
man komandonomo = videbligas detalajn informojn (enigoklavo progresas laŭ linio; spacoklavo laŭ
paĝo; q por eliri)
info komandonomo = kiel supre
- dosieroj
makewhatis = kreas datumbazon de informojn pri instalitaj dosieroj (sen vidigi ion), poste pere de
la komando apropos dosierspeco ĝi videbligas liston pri dosierspeco (ekz.. apropos edit).
file miadosiero = eligas informojn pri la dosiero (ekz. “ASCII text”, “binary”, k.t.p.)
file -i miadosiero =eligas informojn pri la MIME de la dosiero (ekz. “text/html;
charset=utf-8”)
file -z miadosiero = provas eligi plurajn informojn pri la kunpremita dosiero, legante ĝin enen
- rpm-pakaĵoj
rpm -qa |more = vidigas liston pri instalitaj rpm-pakaĵoj
- X-servilo
*Por scii kiu X-sevilo estas plenumanta, iru en /etc/X11 kaj tajpu komandon ls -la , poste vidu kien
direktiĝas la ligilon --> la lasta dosiero indikas la plenumantan X-servilon*
- sistemo
whereis komando = eligas la vojon de la (sistemvidebla) komando “komando”
lspci = informoj pri la pci-aparatoj en la komputilo.
lsusb = informoj pri la usb-aparatoj en la komputilo.
dmesg = montras la mesaĝojn de la preparado
modprobe -l | more = montras liston pri modjuloj de la kerno
df = vidigas la surmetitajn subdiskojn
df -h = kiom da spaco estas okupita en la surmetitaj diskoj.
df -hT= kiel supre kun informoj pri la uzata dosiersistemo
top = vidigas la procesojn uzatajn de la cpu (por fermi ĝin Strkl+c).
free -mt = vidigas kiom da ĉefmemoro kaj svapo estas okupita, libera (-t por la sumo ; -m por la
megabajtoj)
Rimarko: Se Linukso ne vidigas la tutan ĉefmemoron (ram) kiun vi havas (ekzemple 128MB),
aldonu en la dosiero /etc/lilo.conf (inter “default” kaj “keytable”) la jenan ĉenon:
append = "mem=128M" .
Poste, konservu la dosieron kaj tajpu lilo. Do restartigu la komputilon. Fine free vidigus la
korektan valoron de la ram.
- kerno
uname = vidigas informojn pri la sistemo.
uname -s = eligas la nomon de la kerno.
uname -n = eligas la nomon de la komputilon en la reto.
uname -r = eligas la version/eldonon de la kerno (ekz. 2.4.22)
uname -v = eligas la version de la mastrumsistemo (ekz. #6 Tue Sep 2 17:43:01 PDT 2003)
uname -m = vidigas informojn pri la specon de komputilo. (ekz. i486)
uname -p = vidigas informojn pri la speco de procezilo.
uname -i = vidigas informojn pri la platformo de komputilo.
uname -o = eligas la nomon de la mastrumsistemo (ekz. GNU/Linux).
uname -a = ĝenerala resumo pri la opcioj (en la ordo) priskribitaj ĉi-supre.
- dato
cal = eligas kalendaron (specife, nunan monaton de la nuna jaro)
cal 2 = eligas februaron (de la nuna jaro)
cal 3 = eligas marton (de la nuna jaro)
cal 2008 = eligas ĉiujn monatojn de 2008
cal 2 2008 = eligas februaron 2008
LAŬ DISKETOJ KAJ LUMDISKOJ
mount -t speco_de_dosiersistemo /dev/fd0 dosierujo = surmetas disketon formatita laŭ
indikita speco en la indikita dosierujo (notu: vfat por Vindozo-MSdos- dos kaj hfs por MAC)
eject /dev/device = elĵetas lumdiskon el la aparato (ekz. eject /dev/hdceject /dev/scd0)
ALIAJ KOMANDOJ PRO LEGI DOSIEROJN KAJ ALIAJ DETALOJ
Aldone al cat, ekzistas aliaj komandoj, ofte pli utilaj, por legi la entenon de dosiero.
more nomefile = por legi grandajn dosierojn
less nomefile = por legi dosierojn
Ekzemploj kaj rimarkoj
Tajpu:
more /dev/hda = vidigas la mapon pri subdiskoj
less /dev/hda = eligas ke vi devas aldoni la opcion -f
less -f /dev/hda = tio estas okazo en kiu neniu estas komprenebla (premu "q")
cat /dev/hda = tio estas okazo en kiu estas bone fermi la procezon (Strkl+c)
La ĴOKEROJ “*” KAJ “?”
* = kiam * estas antaŭ aŭ post vorto, ĝi rilatas la vorton kaj plivastigas la vorton mem laŭ signoj aŭ
tipoj — ekz. pup* = pup pup1 pup21 pupo pupilo pupkompleto pupo.txt pupo.zip pupkompleto.rar
pup.............. p*po = pupo pepo pipo papo p1234po polpo pajloŝtopo k.t.p. .......... *.txt =
esperanto.txt mia.txt hejmo.txt 123456.txt k.t.p. ........... *i.zip = ami.txt plori.txt ridi.txt kuri.txt
k.t.p.
ATENTU: la uzo de * estas tre grava kaj danĝera, ĉar, kiam ĝi estas uzata por forigi dosierojn kaj
dosierujojn, estiĝas katastrofoj ankaŭ pro unu erara komando kiel rm pepo * (la eraro estas la
spaco inter pepo kaj *) forigas ja pepon sed ankaŭ ĉiun alian dosier(uj)on. Kontrolu pere de
ls -a pippo*
antaŭ forigi ion; tiamaniere, vi povas kontroli tiun kiu estos forigita.
—------------
? = ĉi tiu signo efikas sammaniere de *, sed nur por unu tipo aŭ signo. — ekz. p?po = pupo pepo
pipo papo (sed ne polpo, pu12po, pulpo, k.t.p.) ...... ?.txt = a.txt 1.txt c.txt ...... ?i.txt = mi.txt
vi.txt li.txt ni.txt ....... k.t.p.
LA SIGNO &
Aldoni & en la fino de iu komando, igas la komandon mem fona. Ekzemple, en skripto, la linioj
pipo-programo
pepo-programo
plenumos sinsekve la du programojn, detale... pepo-programo estos plenumanta nur post kiam pipo-
programo jam plenumis kaj fermiĝis. Male, ...
pipo-programo&
pepo-programo
plenumos la du programojn sinsekve kaj samtempe.
—----------------
&&, male, estas la logika signo por indiki “kaj” (aldono). Do...
pipo-programo && pepo-programo && pupo-programo
plenumos sinsekve la tri programojn sen igi ilin fonaj. Tio estas utila por skribi plurajn komandojn
en la sama linio (en konzolo aŭ en skripto).
LA KOMANDO CAT (precizigo)
Gi estas uzebla por krei tekstodosierojn:
cat > dosiernomo
...do tajpu tekston. Premu Strkl+d por fermi la dosieron.
cat dosiernomo = por legi la entenon de la dosiero.
Ĝi estas uzebla ankaŭ por kunmeti dosierojn, ekz.:
cat dosier1.txt dosier2.txt dosier3.txt > rezulto.txt
LA KOMANDO CP (precizigo)
Ĝi estas uzebla ankaŭ por movi ekzistantan dosieron en tuj-kreitan dosieron
cp ekzistanta_dosiero tuj-kreita_dosiero
Same por la dosierujoj:
cp -r ekzistanta_dosierujo tuj-kreita_dosierujo
LIGILOJ
ln nomo ligonomo = por krei rektajn ligilojn.
ln -s nomo ligonomo = por krei simbolajn ligilojn.
02) MASTRUMI DISKETOJN, LUMDISKOJN KAJ SUBDISKOJN
SURMETI DISKETON.
Unue, se ne ekzistas dosierujo en /mnt por la disketo, kreu ĝin (pere de mkdir).
cd /mnt && mkdir ./disketo
Por surmeti disketon:
mount -t ext2 /dev/fd0 /mnt/disketo = por disketoj en ext2-formato (Linukso)
mount -t msdos /dev/fd0 /mnt/disketo = por disketoj en msdos-formato (MSdos kaj
Vindozo)
mount -t vfat /dev/fd0 /mnt/disketo = por disketoj en vindoza formato
mount -t hfs /dev/fd0 /mnt/disketo = por disketoj en makintoŝa formato
umount -t ext2 /dev/fd0 = por demeti disketon en ext2-formato.
umount -t msdos /dev/fd0 = por demeti disketon en msdos-formato.
umount -t vfat /dev/fd0 = por demeti disketon en vindoz-formato.
umount -t hfs /dev/fd0 = por demeti disketon en makintoŝ-formato.
FORMATI DISKETON.
Klasika formatado:
fdformat /dev/fd0H1440 = formatas la disketon en la disketingo A: je 1440 kb
fdformat /dev/fd1h1200 = formatas la disketon en la disketingo B: je 1.2 Mb
fdformat /dev/fd0H720 = formatas la disketon en la disketingo A: je 720 kb
Por serĉi difektitajn blokojn:
badblocks /dev/fd0H1440
Por formati disketon por MSdos aŭ Vindozo:
fdformat /dev/fd0H1440 && mkfs -t msdos /dev/fd0
fdformat /dev/fd0H1440 && mkfs -t vfat /dev/fd0
DUPLIKATI DISKETON
cat /dev/fd0H1440 > miadisketo
Poste, elpelu la kopiitan disketon, enmetu malplenan disketon kaj lanĉu:
cat miadisketo > /dev/fd0H1440
KREI STARTIGAN DISKETON (PREPAR-disketon)
makebootdisk
FORMATI APARATON AŬ SUBDISKON
mkfs mai_subdisko = formatas aparaton “mia_subdisko”(apriora formato: ext2)
ekz. mkfs /dev/hda5
mkfs -t ext3 mia_subdisko = kiel supre, sed per la indikita formato (ekz. ext3)
Vi povas ankaŭ uzi:
mkfs.msdos mia_subdisko = kiel supre por msdos
mkfs.vfat mia_subdisko = kiel supre por vfat (Vindozo)
mkfs.ext3 mia_subdisko = kiel supre por ext3 (Linukso)
mkfs.reiserfs mia_subdisko = kiel supre por reiserfs (Linukso)
mkfs.reiser4 mia_subdisko = kiel supre por reiser4 (Linukso)
SURMETI LUMDISK(EG)ON.
Unue, kiel por la lumdisko, kontrolu se ekzistas dosierujo en /mnt por la disketo, kaj eventuale kreu
ĝin (pere de mkdir).
cd /mnt && mkdir ./kd
Por surmeti lumdisk(eg)on:
mount -t iso9660 /dev/hdc /mnt/kd
NOTU: kontrolu ke via lumdiskaparato estas ĉu hdc ĉu hdd ĉu scd0 ĉu scd1 (se SCSI).
Por demeti:
umount -t iso9660 /dev/hdc
SURMETI MEMOR-PLUMON (USB-memoraparaton)
Unue, kontrolu se ekzistas dosierujo en /mnt por la subdisko, kaj eventuale kreu ĝin (pere de
mkdir).
cd /mnt && mkdir ./plumo
Por surmeti:
mount -t auto /dev/sda1 /mnt/plumo
Por demeti:
umount -t auto /dev/sda1
Uzu la opcion “auto” nur se vi ne scias kiu formato estas uzata; male, uzu la korekta formato
(msdos, vfat, ntfs k.t.p.).
Rimarko: se vi uzas 2.4.x kernon aŭ se vi surmetas la pararaton mane, neniam uzu la opcion sync;
se vi uzas automatan surmetadon de 2.6.x kerno (ekz. HAL aŭ Ivman), uzu async anstataŭ sync en
la agord-dosiero.
SURMETI VINDOZAN SUBDISKON.
Unue, kontrolu se ekzistas dosierujo en /mnt por la subdisko, kaj eventuale kreu ĝin (pere de
mkdir).
cd /mnt && mkdir ./vindozo
Por surmeti vindozan subdiskon (9x-speco):
mount -t vfat /dev/hda1 /mnt/vindozo
Por surmeti NT-vindozan subdiskon (NT-Vindozo, XP-Vindozo):
mount -t ntfs /dev/hda1 /mnt/vindozo
Kontrolu ĉu la subdisko “vindozo” estas hda1 (kiel en la ekzemplo) ĉu alia (ekz. hdb1, hda2, hda5
k.t.p.).
Por demeti:
umount -t vfat /dev/hda1
umount -t ntfs /dev/hda1
SURMETI LINUKAN SUBDISKON.
Unue, kontrolu se ekzistas dosierujo en /mnt por la subdisko, kaj eventuale kreu ĝin (pere de
mkdir).
cd /mnt && mkdir ./mialinukso
Por surmeti linuksan subdiskon:
mount -t ext2 /dev/hda5 /mnt/mialinukso
La linuksaj formatoj por diskoj kaj subdiskoj estas ankaŭ ext3 (la plej uzata), reiserfs (apriora en
Slackware), reiser4 (evoluo de la reizerfs). Ekzistas ankaŭ la opcio -t auto, kiu estas tre utila kiam
vi ne scias kiun formaton vi devas uzi.
Kontrolu ĉu la subdisko “mialinukso” estas hda5 (kiel en la ekzemplo) ĉu alia.
Por demeti:
umount -t ext2 /dev/hda5
SURMETI PERE DE FSTAB
Por surmeti, simple tajpu:
mount kie-surmeti
Laŭ la antaŭaj ekzemploj:
mount /mnt/kd = surmetas lumdiskon
mount /mnt/disketo = surmetas disketon
k.t.p.
mount” akiras la informojn pri la aparato en la dosiero /etc/fstab. Por aldoni novajn aparatojn,
redaktu ĉi tiun dosieron, laŭ la jena sintakso:
/dev/aparato /mnt/dosierujo formato opcioj 0 0
Ekzemple, por agordi surmeton de vindoza subdisko, legebla kaj skribebla, fare de ĉiu uzanto kaj
nur laŭpete:
/dev/hda1 /mnt/vindozo vfat noauto,user,rw 0 0
Ekzemple, por agordi aŭtomatan surmeton de via “aldona” subdisko, kiu estas ankaŭ “aparta”
dosierujo en via hejmo (ekz. la dosiero estas uzata de vi por krei filmojn)
/dev/hda8 /home/miahejmo/filmoj ext3 defaults 1 2
Rimarko1: La lastaj du numeroj en la linioj estas indikoj por la mastrumsistemo pri kontrolado kaj
savkopiado. Do, por disketoj, lumdiskoj kaj usb-memorplumoj (t.e. formoveblaj aparatoj) sed ankaŭ
por la subdisko de Vindozo, vi devas uzi la valorojn 0 0 (neniu savkopio kaj neniu kontrolo ).
Rimarko2: La opcioj estas defaŭlt (apriora agordaĵo de la mastrumsistemo), noauto (do mane
ŝarĝado), user (ŝarĝebla de la uzanto), owner (ŝarĝebla nur de la proprietulo), unhide (ne kaŝita – tio
efikas nur por kelkaj Linuksoj), rw (legebla kaj skribebla), ro (nur legebla), sync (tuj skribi - uzu ĝin
nur por la disketingo).
Rimarko3: NENIAM redaktu proc kaj devpts!!! Ili estas mastrumitaj rekte de la sistemo. Ne
redaktu ankaŭ swap (la svapon)...
MTOOLS.
mdir a: ( listigas ĉiujn dosierojn en la disketo)
mcopy a:provo.bat (kopias la dosieron provo.bat de disketo en la nunan dosierujon)
mformat (formatas laŭ dos formato)
mdel a:provo.bat (forigas la dosieron provo.bat el disketo)
mdeltree (forigas dosierujon kaj tutan ĝian entenon)
DISKOSKANADO DE LINUKSO.
fsck -a /dev/subdisko (aŭtomate la dosiersistemo sen demandoj)
ATENTU: ne uzu la opcion -a por ne-ext2-specaj dosiersistemoj.
fsck.ext3 -c /dev/subdisko (por ext3)
fsck.reiserfs -c /dev/subdisko (por reiserfs)
fsck.reiser4 -c /dev/subdisko (por reiser4)
fsck.msdos -c /dev/subdisko (por msdos)
fsck.vfat -c /dev/subdisko (por vfat)
fsck /dev/indikita_aparato = por plenumi la komandon, la aparato devas esti ne-surmetita aŭ
nur-legebla surmetita.
PLENECO DE LA (SUB)DISKO.
df -hT = eligas multajn informojn pri la surmetitaj (sub)diskoj
Alia komando (pli taŭga en skriptoj):
du -s dosierujo = eligas en bajtoj kiom da disko estas okupita de la indikita dosierujo
(notu1: sen argumentoj, la nuna dosierujo estas apriora; notu2: en Linukso surmetitaj subdiskoj
estas ja dosierujoj ekz. /dev/hda6 -> /mnt/home ; /dev/cdrom -> /mnt/kd : k.t.p.)
du -sh dosierujo = kiel supre sed en K/M/Gbajtoj
REZERVI KAJ RESTARIGI (sub)DISKOJN
- Unua metodo (danĝera!!!)
dd if=subdisko-aux-aparato of=restaŭrkopio
ekz. dd if=/dev/hda of=hda.mbr bs=512 count=1
Tio kopias la unuajn 512 bajtojn de la ĉefa durdisko (/dev/hda) en la konservkopion hda.mbr, t.e. La
MBR (la konata Master Boot Record, kie estas informojn pri subdiskoj kaj, kutime, ankaŭ LILO aŭ
GRUB).
Por ripari la tabelo pri la subdiskoj (laŭ la ekzemplo):
dd if=hda.mbr of=/dev/hda bs=512 count=1
- Alia metodo (danĝera)
sfdisk -d aparato > restaŭrkopio
ekz. sfdisk -d /dev/hda > hda.sfd
Por ripari (laŭ la ekzemplo):
sfdisk -O changelog.sfd /dev/hda < hda.sfd
REZERVI KAJ RESTARIGI (sub)DISKOJN PERE DE PARTITION IMAGE
Tio kreos “bildojn” de la informoj en la (ne-surmetitaj) subdiskoj. Por uzi la programo, vi devas
lanĉi ĝin “ekster” la kopiota parto, alivorte, vi devus lanĉi ĝin pere de viva-KD (kiel Knoppix aŭ
RescueCD).
partimage
Vi devus ankaŭ indiki nivelon de kunpremo...
-z0 neniu kunpremo
-z1 kunprimo per gzip (apriora)
-z2 kunpremo per bzip2 (bona sed malrapida)
...grandecon de la partoj (se la apriora valoro ne estas taŭga):
-Vgrandeco-en-KB
...kaj la parametroj de la reto (se vi uzas fora servilo por konservi)
-sadreso_se_servilo
-ppordo
-Uuzantonomo
-Ppasvorto
Poste, vi povas mastrumi kion kaj kie konservi (fakte la programo estas pseŭdografika).
Por ripari:
partimage restore
Utila opcio estas -e (erase = forigi), kiu anstataŭigas ne-uzatan parton de la disko per nuloj (tre
utila kontraŭ virusoj).
Por helpilo:
partimage –help|more
KREI KAJ MASTRUMI SUBDISKOJN
Kutime, oni faras tion pere de viv-kd, kiel Knoppix, Slax aŭ rescueCD
- pura konzol-metodo
parted mia_aparato
parted -i mia_aparato = ĝi plenumas interage
ekz. parted -i /dev/hda
cfdisk aparato = ĝi plenumas pseŭdografike
ekz. cfdisk /dev/hda
- grafika-medio
En grafika medio, estas uzebla la programo PartGUI (kiu estas GUI por GNU-Parted)
partgui (aŭ run_partgui)
Alia grafika programo estas Qtparted
run_qtparted
- sugesto de la kodumulo
Se vi havas unuan diskon por instaladon de Mandriva (jam Mandrake), vi povas uzi la plej bona
programon por krei kaj mastrumi subdiskojn, t.e. diskdrake.
Startigi la komputilo kun Mandriva-instaldisko... kaj plenumu la instalado [fakte ĝi estas nura
preparado de la disko mem] ĝis al la kreado/mastrumo de la subdiskoj. Post la plenumo de
diskdrake, fermu la instaladon aŭ la komputilon mem (per elŝaltilo).
03) SURLUMDISKIGO – KLARIGITA kaj ESPLIKITA !!!!
-unuaj kontroloj
cdrecord -scanbus = vidigas informoj pri lokado de la lumdiskaparatoj (por la jenaj ekzemploj:
leganta lumdiskingo (scd0)) estas 0,0,0 kaj la surlumdiskigilo ((scd1)) estas 0,1,0 )
chmod u+s /usr/bin/cdrecord = ebligas la normalan uzanton uzi cdrecord (se tio necesas)
-kapti trakojn el lumdisko kaj meti ilin en dosierujon.
cdda2wav -D0,0,0 -t 1 -B -x
-Surlumdiskigi trakojn
cdrecord -v -dev=0,1,0 -speed=4 -audio sondosiero*.wav
- Krei ISO-bildon.
mkisofs -v -o bildo.cd -J /ujo/ujo_de_dosieroj /
-surlumdiskigi ISO-bildon.
cdrecord -v -dev=0,1,0 -speed=4 -data isobildo.cd
- Plursesiaj lumdiskoj. (enmetu ĉiam unu subdosierujon)
Por krei la unuan sesion de plursesia lumdisko.
mkisofs -R -r -J -D -l -T -v -o /1/2/isobildo.raw /ujo_kie_estas_dosieroj &&
cdrecord -v -speed=4 dev=0,1,0 -multi /1/2/isobildo.raw
Por krei la duan sesion.
cdrecord -msinfo dev=1,0 (aperas nombrojn kiel 0,11702 t.e. unua trako de la sektoro 0 al
sektoro 11702)
mkisofs -o isobildo_2.raw -R -C 0,11702 -M /dev/scd1 /dosierujokieestasdosieroj
&& cdrecord -v -speed=4 dev=1,0 -eject -multi isobildo_2.raw
Por la sekvantaj sesioj, estas sufiĉe ŝanĝi la nombrojn en la opcio -C pere de la opcio msinfo de
cdrecord.
- vakigi reskribeblan lumdiskon.
cdrecord dev=1,0 blank=fast (se la surlumdiskigilo estas ĉe 0,1,0)
La opcio fast estas pli rapida, sed la opcio all estas pli kompleta.
- Surlumdiskigi ISO-bildon (ekz.. de iu ajn distribuaĵo en ISO-formato)
cdrecord -v -speed=4 dev=1,0 mandrake.iso
-Tuja kopio inter KD-oj (nur datumoj)
cdrecord -v -speed=4 dev=1,0 -isosize /dev/scd0
- Tuja kopio inter KD-oj (nur sondiskoj) [?????????????]
cdrdao copy --on-the-fly --paranoia-mode 0
- Kopii distribuaĵon de Linukso
mkisofs -a -l -J -R -T -v -b vojo/startlumdiskbildo -c vojo/ListoDosiero
vojo=dosierujo_kien_vi_kopiis_dosierojn/dosierujo_kie_estas_startdosieroj
04) GRAFIKA MEDIO
twm = lanĉas la grafikan medion twm
startx = lanĉas la normalan aŭ antaŭagorditan grafikan medion
—-------------------------
Rimarko: por mane agordi la komandon “startx” (ekz. por lanĉi twm), skribu twm kaj en
.xinitrc (kiu estas en via hejmo) kaj en la kaŝita dosiero .profile aŭ .bash_profile (startx). Vi
povas ankaŭ skribi la nomon de iun ajn alia grafika medio kiel mwm, 4dwm, afterstep, fvwm95,
fvwm, gnome-session, ktp.. (/etc/X11).
—-------------------------
startx -e = plenumas ion kun startx mem (ĝi povas utili por tuj ŝanĝi grafikan medion ekz.
startx -e gnome-session)
startx -display ekrannomo = indikas la ekranon kie labori.
startx — — -bppnombro = tuja agordado de la ekrano [je 16 - 24 - 36 bpb ( bitoj por bildero)]
xvidtune = mastrumas la ekranon
xvidtune -show = informoj pri la nunaj agordaĵoj de la ekrano
Komandoj plenumeblaj nur en terminalo de la grafika medio:
glxgears = testas la grafikan performancon (ĝi vidigas tri turniĝantaj dentradojn)
glxinfo -l = eligas informojn pri la grafikaj performancoj kaj iliaj limoj
05) MASTRUMI DOSIEROJN
SERĈADO DE DOSIEROJ
find dosierujo dosiero = serĉas dosieron en dosierujo laŭ nomo eks. find /root pepo.txt
find dosierujo dosiergrando = kiel supre se laŭ grandeco ekz. find /root -size 990k
(serĉas en /root dosieron kiu havas grandecon je 990k)
locate dosieron = serĉas dosieron (ekz. locate pepo.txt)
tre rapida maniero por trovi dosieron :
which pepo.txt = ĝi plenumas laŭ multaj dosierujoj (ekz: which pepo.txt /usr /tmp/root)
grep = serĉas vorton interne de dosiero(j) (ekz. grep "esperanto" *.txt serĉas la vorton
“esperanto” en ĉiu dosiero kun finaĵo .txt)
POR REDAKTI TEKSTODOSIERON PERE DE LA REDAKTILOJ VI, EMACS kaj NANO
VI
vi dosiernomo = por krei aŭ malfermi (se ĝi jam ekzistas) dosieron
Premu sinsekve ĉi tiujn klavojn por... :
i = por komenci skribi (t.e. por ebligi la tekstan moduson).
I = enigo komenclinie
A = enigo finlinie
R = sur-skribado
dd = forigo de la tuta linio
esk = por reveni al la komandlinio de VI
esk : w [enigoklavo] = por konservi la dosieron.
esk : w (dosiernomo) [enigoklavo] = por konservi la dosieron pere de la indikita nomo.
esk : q [enigoklavo] = por eliri.
esk: q! [enigoklavo] = por eliri sen konservi la dosieron.
EMACS
emacs dosiernomo = por krei aŭ malfermi (se ĝi jam ekzistas) dosieron
Por konservi la redaktitan dosieron = STRKL+x+STRKL+s
Por konservi la redaktitan dosieron pere de alia nomo = STRKL+x+STRKL+w dosiernomo
Por eliri = STRKL+x+STRKL+c
RIMARKO: Emacs ne estas simpla tekstredaktilo, sed ĝi estas kompleta LISP-medio (LISP estas
konata ankaŭ kiel la programlingvo de la krampoj :-) ). Ludu “Emacs-psikiatro”-n, kiu estas en la
“helpilo” kiel ekzemplo.
NANO
nano miadosiero = malfermas dosieron “miadosiero”
nano -m miadosiero = kiel supre kaj ebligas la mouson
nano –mouse miadosiero = kiel supre
*Klavoj*
Por helpilo = Strkl+g
por eliri = Strkl+x
por konservi en la diskon = Strkl+o
por iru al la antaŭa paĝo = Strkl+y
por iri al la sekva paĝo = Strkl+v
(se ĝi necesus) por forigi = Strkl+d
Por ebligi/malebligi muson= meta+m
ALIAJ PROGRAMOJ
wc = por statistiki pri iu tekstodosiero.
split = por dividi la dosieron en pluraj partoj.
KUNPREMI DOSIER(uj)OJN
finaĵo .Z = compress plaux.txt uncompress palux.Z
finaĵo .zip = zip plaux.txt unzip palux.zip
finaĵo .gz = gzip plaux.txt gunzip plaux.gz
finaĵo .bzip2 = bzip2 plaux.txt bunzip2 -d plaux.bz2
finaĵo .tar.gz = tar zcvf plaux.tar.gz /ujo/dosierujo tar zxvf plaux.tar.gz
finaĵo .lzh = lha a plaux.lzh /ujo/dosier(uj)o lha x plaux.lzh
finaĵo .rar = rar a plaux.rar /ujo/dosier(uj)o unrar x plaux.rar
finaĵo .zoo = zoo -add palux.zoo /ujo/dosier(uj)o zoo -extract plaux.zoo
finaĵo .ace = unace e palux.ace /ujo/kienmalkunpremi (unace -h por vidigi la helpilon)
bzip2 -t dosiero.bz2 = kontrolas la integrecon de la kunpremita dosiero “dosiero”
bzip2recover dosiero.bz2 = malfermas difektitajn .bz2 (bz, tbz, tbz2, tar.bz, tar.bz2) dosierojn,
dividante ĝin en plurajn dosierojn recnumerodosiernomo.bz2. Vi povas elekti la bonajn partojn kaj
denove kunmeti ilin pere de
bzip2 -dc rec*dosiernomo.bz2
Tamen por la .tar.bz, estas necese:
bzip2 -dc rec*dosiernomo.tar.bz2 > reakirita_dosiero.tar
cpio -F reakirita_dosiero.tar -i -v
gzrecover dosiero = sammaniere de bzip2recover, malfermas difektitajn .gz (tgz, tar.gz)
dosierojn.
MASTRUMI PERMESOJN//RAJTOJN DE DOSIEROJ KAJ DOSIERUJOJ
chmod kiu ago ebleco dosiernomo
Priskribo:
kiu: u (uzanto) g (grupo) o (ceteraj) a (ĉiuj tri)
ago: + (aldoni) - (malebligi)
ebleco: r (lego) w (skribo) x (lanĉo/eniro)
dosiernomo: dosiero aŭ dosierujo kiu estas mastrumita.
Ekzemploj:
chmod a+rwx pepo = aldonas (+) al ĉiuj (a) eblecon legi (r) skribi (w) kaj iri en (x) la dosierujon
“pepo”.
Rimarko: se vi estas la proprietulo de la dosier(uj)o, vi povas redakti la permesojn, alie vi devas
esti ĉefuzanto.
ŜANĜI PROPRIETULON DE DOSIERO
chown nova-proprietulo.nova-grupo dosiernomo
Se Piprulo (grupo “esperanto”) enmetis en via dosierujon ŝian dosieron kun ecoj...
-rw-rw-rw- Piprulo esperanto 1234 pluto
...por ŝanĝi ĝiajn ecojn tial ke vi (uzanto: mi_mem; grupo: mia_grupo) estus nova proprietulo, tajpu:
chown mi_mem.mia_grupo pluto
...la rezulto estos:
-rw-rw-rw- mi_mem mia_grupo 1234 pluto
MASTRUMI PERMESOJN//RAJTOJN DE DOSIEROJ KAJ DOSIERUJOJ – ALIA METODO
chmod nombroĉeno dosiernomo
Priskribo de la eblecoj:
Lego = 4 (r)
Skribi = 2 (w)
Lanĉi/Eniri = 1 (x)
Kaj do, sumigante la valorojn, vi povas permesi...
0 = Nenion (-)
1 = Lanĉi/Eniri (x)
2 = Skribi (w)
3 = Lanĉi/eniri + skribi (wx)
4 = Legi (r)
5 = Lanĉi/eniri + legi (rx)
6 = Skribi + legi (rw)
7 = Lanĉi/eniri + skribi + legi (rwx)
Tiuj valoroj estas pro (en ordo) user / groups / others (uzanto/grupo/ceteraj)
Ekzemploj (-> signifas “t.e.”):
chmod a+rwx pepo -> chmod 777 pepo
chmod a-x pepo -> chmod 666 pepo
chmod a-wx pepo -> chmod 444 pepo
Sed NOTU la jenan ekzemplon...
Por ŝanĝi la permesojn de la dosiero “pluto”...
-r-------- verdulo users 4096 pluto
...en...
-rw-r--r-- verdulo users 4096 pluto
...per la antaŭa maniero estas necesaj du chmod (chmod a+r kaj chmod u+w). Per la nombroĉena
maniero, estas sufiĉa unu komando:
chmod 644 pluto
REAKIRI FORIGITAN DOSIERON (nur por ext2/ext3)
Demetu la aparaton (aŭ la subdiskon) kie estas la forigita(j) doseiro(j).
Poste, skribu:
debugfs /dev/miaaparato
Ekzemple, se la dosiero estas en disketo:
debugfs /dev/fd0
Poste, en la konzolo de la programo, skribu:
lsdel
Jen... la dosiero(j) forigita(j) aperas, laŭ aparta sintakso, ekzemple:
155 1001 100446 70 1/ dato-de-forigo (tago monato tagnumero horo jaro)
NOTU la komencon de la linio: 155 estas la adreso de la forigita dosiero, 1001 estas la ID de la
uzanto.
Do. por reakiri vian dosieron, tajpu en la konzolo de la programo (laŭ la ekzemplo):
dump 155 /ujo/viaujo/savi-la-dosieron
“savi-la-dosieron” estas la dosiero (memkompreneble en surmetita kaj skribebla subdisko aŭ
aparato) kiu estas la paŭsaĵo de la forigitan dosieron.
TRANSFORMI BILDOJN PERE DE KOMANDLINIO
convert -geometry 640x480 -colors 14 origina_bildo.jpg modifita_bildo.xpm
= transformas la origina .jpg bildon en .xpm bildon kun 14 koloroj kaj grandeco je 640x480
convert -resize 1024x768 origina_bildo.jpg nova_1024x768bildo.jpg
=aranĝas la grandecon de la bildo
Rimarko: por pluraj informoj (kaj programoj de la “ImageMagick”-aro)
convert –help
man convert
06) MASTRUMI LA SISTEMON
ĜENERALAJ KOMANDOJ
modprobe modjulo = aldonas aŭ formovas modjulojn al/de la kerno
insmod modjulo = enigas modjulojn en la kerno (ĝi similas al modprobe)
rmmod modjulo = formovas modjulojn de la kerno (ĝi similas al modprobe -r)
lsmod = vidigas la staton de la modjuloj en la kerno
su = por iĝi la ĉefuzanto/sistemadministranto
su uzanto = por iĝi la uzanto “uzanto”
su -e uzanto = kiel supre sed heredante ankaŭ ŝiajn/liajn agordojn
patch -p0 < flikaĵo = aplikas flikaĵon al la dosiero (metu dosieron kaj flikaĵon en la sama
dosierujo)
/sbin/depmod -a = sciigas la mastrumsistemon pri la modifoj
updatedb = kreas novan liston pri la programoj de la sistemo
DOSIERADMINISTILOJ - FOLIUMILOJ
La plej utila ne-grafika dosieradministilo estas la pseŭdografika “Midnight Commander” (mc).
Por lanĉi la programon, skribu en la terminalo/konzolo simple:
mc
Premu la klavon F9 por uzi la komandojn de la dosieradministilo.
Tiu programo estas taŭga ankaŭ por uzi telnet kaj ftp.
DONI RAJTOJN DE ĈEFUZANTO AL ALIA UZANTO
Por permesi al la uzanto uzi iun programon aŭ agon kutime propran al la ĉefuzanto, vi povas uzi la
programon sudo.
Por instrui la sistemon pri tiaj permesoj, la ĉefuzanto devas tajpi en terminalo:
visudo
VIsudo estas versio de VI kiu havas rajton redakti la agorddosieron de sudo.
Poste, vi devas aldoni tion kio utilas...
Ekzemploj:
%users localhost=/sbin/shutdown -h now
Tio signifas ke la grupo “users” de la komputilo (localhost) povas uzi la komandon “/sbin/shutdown
-h now” kaj la sistemo petos la pasvorton de la uzanto.
%users ALL=NOPASSWD:/sbin/mount /cdrom,/sbin/umount /cdrom
Tio signifas ke ĉiuj el la grupo “users” povas uzi la komandojn “mount” kaj “umount” (notu la
komon) sen pasvorto.
Por doni permesojn al unu uzanto, skribu la uzantonomon sen la signo “%”.
Fine, por “agi” kiel ĉefuzanto, tajpu:
sudo nun-permesita-komando
INSTALI PAKAĴOJN
RPM
Instalado rpm -ivh pakaĵonomo.i386.rpm
Malinstalado rpm -e pakaĵonomo.i386rpm
Ĝisdatigo rpm -Uvh pakaĵonomo.i386.rpm
Kontrolo rpm -V pakaĵonomo.i386.rpm
“Eksplodigi” rpm rpm2cpio pakaĵonomo.i386.rpm > cpio (cpio -t)
DPKG
Instalado dpkg -i pakaĵonomo.deb
Malinstalado dpkg -r pakaĵonomo.deb
Purigi dpkg -P pakaĵonomo.deb
(“Purigi” signifas forigi la dosierojn rilatajn al pakaĵonomo.deb).
Trasformi .rpm en .deb alien pakaĵonomo.i386.rpm
APT (.deb)
Instalado apt-get install pakaĵonomo.deb
Malinstalado apt-get remove pakaĵonomo.deb
PKGTOOL
Instalado installpkg pakaĵonomo.tgz
Malinstalado removepkg pakaĵonomo.tgz
Ĝisdatigo updatepkg malnova-pakaĵo.tgz nova_pakaĵo.tgz
Malfermado explodepkg pakaĵo.tgz
Kreado makepkg pakaĵo
Pseŭdografika (mal)instalilo pkgtool
Transformi .rpm en tgz rpm2tgz pakaĵonomo.i386.rpm
KREI KAJ ALDONI GRUPOJN KAJ UZANTOJN
Ekzemple, por krei grupon nomitan “Esperanto”:
groupadd Esperanto
Ekzemple, por krei uzanton nomita “esperantisto” kaj enmeti lin en la grupo “Esperanto”
useradd uzanto -c (komento) -d (lia-hejmo) -g (grupo)
useradd esperantisto -c blondulo -d /esperantisto -g Esperanto
Poste estas necese krei pasvorton por la uzanto “esperantisto”:
passwd esperantisto
Kontrolu la rajtojn pere de la komando: ls -al (vidu: 33-34-35)
Por forigi uzanton kaj grupon, tajpu:
groupdel Esperanto
userdel esperantisto
PROCEZOJ
Kiam vi uzas la signo & en la fino de la komando por plenumi ĝin en la fono, ĉi tiu rezulto eligas
[3] 32566
kie 3 estas la numero de procezo kaj 32566 estas la ID de la procezo mem.
Se vi deziras tuj igi proceson fona (kaj vi ne uzis la signo &), premu Strkl+z por paŭzi kaj skribu:
bg nombro_de_procezo (ekz. bg 3)
Male, se vi igis procezon fona pro via eraro , skribu:
fg nombro_de_procezo (ekz. Fg 3)
ps = por vidigi la procezojn en la memoro.
kill = por fermi (mortigi) la procezon
kill -l = vidigas la fermendajn procezojn
killall = fermas ĉiujn procezojn.
STARTIGI LINUKSON GRAFIKE aŭ NE-GRAFIKE
Redaktu la dosieron /etc/inittab.
En la komenca parto de la dosiero mem, kutime estas eta priskribo de la modusoj de startigo.
Serĉu la liniojn:
# Default runlevel. (Do not set to 0 or 6)
id:3:initdefault:
Do redaktu la lastan kaj skribu, kie estas 3 en la ekzemplo, la nombron rilatan al dezirata moduso de
startigo.
Ekzemple, en Slakware
id:3:initdefault: = ne-grafika moduso
id:4:initdefault: = grafika moduso
!! ATENTU !! ATENTU !! ATENTU !!
NENIAM uzu la nombrojn 0 kaj 6, ĉar ili estas la nombroj uzataj por haltigi kaj restartigi la
komputilon. Se vi uzas unu el ili en inittab, via komputilo senĉese haltas aŭ restartas.
CUPS
Por grafike mastrumi CUPS, adresu la retumilon al
http://localhost:631/
Vi povas legi la agordojn, sed por redakti ilin, vi devas esti la ĉefuzanto, do en la ŝprucfenestro
skribu:
User: root
Password: root-password.
Kutime, por la agordoj de presado, la programoj rekte havigas al vi interfacon kun CUPS. Se tio ne
okazas... vi povas enigi en la fakon de la pres-komandon de la programo (kutime en “agordoj” aŭ
“opcioj”):
kprint
... memkompreneble, se vi uzas aŭ vi havas KDE-medion
La mastrumilo de la presado de KDE donos al vi interfacon kun CUPS.
ADSL
Por rapide mastrumi ADSL-modemon/kursilon kaj retkarton pere de komanlinio, tajpu (kiel
ĉefuzanto):
dhcpc
Memkompreneble ankaŭ la uzanto povos konektiĝi al interreto per ADSL.
Apriore la programo plenumas en la fono, do vi povas fermi la terminalon.
Eta sugesto: uzi la komandon kunligante ĝin al ikono de la labortablo.
Rimarko1: se vi havas fajroŝirmon por interreto, malebligu ĝin, fakte la modemoj sur retkartoj jam
entenas fajroŝiron. Vi povas teni fajroŝirmon por la loka reto.
Rimarko2: se via komputilo havas problemojn kun la modemo kaj ebligatan DHCP, malebligu la
lastan. Fakte la modemo jam havas sian DHCP.
AGORDI MUSON KUN RADETO, OPTIKA, KUN TRI BUTONOJ
Kutime, Linukso kun kerno 2.6 bone mastrumas ĉiujn musojn... alie, por mane agordi ps2 muson
kun radeto aŭ kun tri butonoj aŭ optika, redaktu la dosieron /etc/X11/XFree86 (kaj similajn)
aŭ /etc/X11/Xorg (laŭ de vi uzata X-servilo).
Kie estas priskribita la “mouse” aparaton (ĉe #Section "InputDevice"), komentigu la linion
Option "Protocol" "PS/2"
kaj aldonu la jenajn liniojn
Option "Protocol" "IMPS/2" (se vi havas muson kun radeto)
Option "Resolution" "600" (se vi havas optikan muson)
Fine, kontrolu ke la jenaj li
Option "Emulate3Buttons" "false"
Option "ZAxisMapping" "4 5"
Se ekzistas, redaktu sammaniere ankaŭ la resumon en la fino de la dosiero:
Section "InputDevice"
Identifier "Mouse1"
Option "Protocol" "IMPS/2"
# Option "Protocol" "PS/2"
Option "Device" "/dev/mouse"
Driver "mouse"
# Option "Emulate3Buttons"
Option "Emulate3Buttons" "false"
Option "ZAxisMapping" "4 5"
EndSection
Restarigu la X-servilon aŭ la komputilon.
AGORDI WINMODEM-ojn
Se la modemo estas Lucent-Agere, estas necese elŝuti la zorgilon nomita “Linmodem”.
En la dosierujo, tajpu:
./scanmodem
La programo eligas informojn pri via modemo. Se ĝi havas de Lucent, en terminalo tajpu:
updatedb
(en la dosierujo de la dosiefontoj)
./build_module
./ltinst2
./autoload
Por malinstali:
./ltuninst2
./cleanup
Rimarko: eble, estos necese movi mane la bibliotekojn ltmodem.ko kaj ltserial.ko en
/lib/modules/”kerno-versio”/other/ dir
kaj poste lanĉi la komandon
depmod -a
kaj fine redakti la dosieron modprobe.conf por ŝargi ltserial (NE!!! lt_serial) sur
/dev/ttyLT0.
Dependaĵoj: fontdosieroj kaj ĉapdosieroj de la kerno.
AGORDI SONKARTON PER ALSA
/etc/rc.d/rc.alsa stop (se ALSA sonservilo estas plenumanta)
alsaconf
/etc/rc.d/rc.alsa start
alsamixer (premu “m” por mal-mutigi la sonkanalojn)
alsactl store
Poste, en la grafika medio, uzu grafikan sonregilon (mixer), alie la sono estos plenumebla nur en la
ne-grafika medio.
EMULI MIDI-GENERATORON/SINTEZATORO (MIDI-sequencer) pere de TIMIDITY
Se via sonkarto ne havas MIDI-generatoron, kontrolu ke la sistemo ĉiukaze kreis la aparaton, kaj
poste tajpu:
/usr/local/timidity-versio/bin/timidity -iA -B2,8 -Os -EFreverb=0 > /dev/null &
Por lanĉi Timidity ekde la komenco, aldonu ĉi tiun linion al la dosieron
/etc/init.d/alsasound aŭ /etc/rc.d/rc.local (ne forgesu la signo &).
Rimarko: MIDI-generatoro, kaj vera kaj emulita, ĈIAM kaj ĈIUKAZE bezonas sontiparojn
(soundfonts). Por Timidity, metu ilin en la dosierujon /usr/share/timidity/instruments
ŜARĜI SONTIPAROJN EN SOUNDBALSTER LIVE! (kaj similaj)
SoundBlaster Live! Estas sonkarton kun midi-generatoro. Por ŝarĝi la sontiparojn (t.e. samploj de
sono) necesas programo sfxload kiu estas parto de pakaĵo awesfx.
Vi devas kopii la dosieron 8MBGMSFX.SF2 kiu estas en la KD de via Soundblaster Live (en
/AUDIO/Common/SFBANK/) kaj enmeti ĝin en /etc/midi/.
Por ŝarĝi, tajpu:
/bin/sfxload /etc/midi/8MBGMSFX.SF2
Por ŝarĝi la sontiparojn ekde la startigo, vi devas redakti /etc/modules.conf (aŭ kontroli ke tiu
agordaĵo jam ekzistas):
alias midi snd-synth-emu10k1
below snd-seq-oss snd-synth-emu10k1
post-install snd-synth-emu10k1 /bin/sfxload /etc/midi/8MBGMSFX.SF2 ; alsactl
restore
# uncomment to save volume settings at shutdown:
#pre-remove snd-synth-emu10k1 alsactl store
ŜARGI STIRSTANGON
Se la stirstango ne estas aŭtomate ŝargita, redaktu la dosieron /etc/rc.d/rc.modules.
Por USB-stirstangoj, iru al la paragrafo de la skripto
### USB event drivers: .
En la subaragrafo “joystick input” forigas la signon “#” kiu estas antaŭ la agordoj de via aparato.
Por MIDI-pordaj stirstangoj, iru al paragrafo
### OSS Sound support ###
kaj aldonu
joystick_port=1
flanke de via sonkarto, se ne ekzistas ludporto por ĝi en...
### Joystick support ###
### Drivers for various joystick devices ###
...alie malkomentigi la linion kiu entenas la taŭga zorgilo.
Ne forgesu forigi # antaŭ “joystic analog” ankaŭ se vi havas USB-stirstangon.
Fine, provu vian aparato:
jstest js0
Por kalibrigi ĝin
jscal js0
AGORDI VIDKARTON Nvidia KAJ ATI
Nvidia:
Elŝutu la oficialan zorgilon (kiu plenumas por ĉiu Nvidia vidkarto) kaj igu ĝin lanĉebla, se tio
necesas.
Malebligu la grafikan medion (legu “startigi linukson grafike aŭ ne-grafike”) kaj restartigu la
komputilon.
Poste, iru en la dosierujon kie estas la zorgilo kaj tajpu:
./NVIDIA-linux-x86-versio-versio-pkg1.run
Post tio, redaktu la dosieron /etc/X11/XFree86 (kaj similajn) aŭ /etc/X11/Xorg (kaj similajn) pere
de ne-grafika redaktilo (emacs, vi, nano, k.t.p.).
Anstataŭigu la vorton “nv”“vesa” per “nvidia”. Ebligu ankaŭ la linio “glx” (en la komenco
de la teksto), forigante la signon # kaj eventuale malebligu (aldonante la signon #) la erojn “dri”
kaj “Glcore”.
Poste, igu Linukson grafik-startiganta kaj restartigu la komputilon.
Fine, por pliaj agordoj, tajpu en terminalo (de grafika medio):
nvidia-settings
Dependaĵoj: fontdosieroj kaj ĉapdosieroj de la kerno
Rimarko1: se la instalilo de la zorgilo ne “vidas” la fontdosierojn de la kerno, vi povas solvi la
problemon kreante ligilon tiamaniere:
ln -s /usr/src/kernel-souce-versio /usr/src/linux
Rimako2: eble la instalilo ne tute kaj/aŭ ne bone plenumos la kompilumadon, ĉar via uzata
kompilumilo estas malsama ol la kompilumilo uzata por kompilumi la kerno. Vidu la
dokumentaron por solvi ĉi tiun problemon, aŭ ignoru ĝin se via vidkarto ne estas “tro postulema”.
ATI:
Elŝutu la oficialan zorgilon (kiu plenumas por ĉiu vidkarto de ATI) kaj igu ĝin lanĉebla, se tio
necesas.
En grafika medio, tajpu:
./ati-driver-installer-versio-i386.run
La instalado plenumos tute grafike.
Por pliaj agordoj, vi povas uzi la mastrumilon de KDE aŭ GNOME kie aperos speciala fenestro por
agordi ATI-vidkarton.
Dependaĵoj: fontdosieroj kaj ĉapdosieroj de la kerno
Rimarko1: se la instalilo de la zorgilo ne “vidas” la fontdosierojn de la kerno, vi povas solvi la
problemon kreante ligilon tiamaniere:
ln -s /usr/src/kernel-souce-versio /usr/src/linux
NUM LOCK (ekde la komenco)
Por aŭtomate enŝalti la klavon “NUM LOCK” (kiu ebligas la numeran klavareton), aldonu la jenajn
liniojn...
INITTY=/dev/tty[1-8]
for tty in $INITTY
do
setleds -D +num < $tty
done
... en /etc/rc.d/rc.sysinit por RedHat (kaj similaj) kaj en rc.keymap por Slackware
Por Debian, kreu la jenan skripton:
#!/bin/sh
INITTY=/dev/tty[1-8]
for tty in $INITTY
do
setleds -D +num < $tty
done
Donu al ĝi la necesajn permesojn (ne forgesu “lanĉo”) kaj enmetu ĝin en /etc/rc.boot.
Rimarko1: se la de la klavaro restas enŝaltita kiam la komputilo elŝaltas, bonovolu aldoni la jenaj
linioj en la komenca parto de la skripto rc.0 (aŭ rc.6) aŭ en la dosierujo rc.0 aŭ rc.6, (aldoni #!/bin/
sh al la jenaj linioj se vi uzos skripton):
INITTY=/dev/tty[1-8]
for tty in $INITTY
do
setleds -D -num < $tty
done
Rimarko2: tio efikas nur rilate al komandlinio; por mastrumi ĝin en grafika medio, uzu la
administrilon de la medio mem.
ĈAPELITAJ LITEROJ EN NORMALA KLAVARO
Por grafika medio, en /etc/X11/xkb/symbols (kaj subdosierujoj), redaktu la dosiero(j)n kiu(j)
nomiĝas per la mallongigo de via nacio ( is, jp, fr, en, pt, it, k.t.p.).
Ekzemple, por uzi la ĉapelitajn literojn ĉ ŝ ĝ ĥ ĵ ŭ ĉe la respektivaj “ne”-ĉapelitaj literoj per meta-
klavo (alt-gr), skribu (redaktante la respektivajn ekzistantajn liniojn):
key <AD07> { [ u, U, ubreve, Ubreve ] };
key <AC02> { [ s, S, scircumflex, Scircumflex ] };
key <AC05> { [ g, G, gcircumflex, Gcircumflex ] };
key <AC06> { [ h, H, hcircumflex, Hcircumflex ] };
key <AC07> { [ j, J, jcircumflex, Jcircumflex ] };
key <AB03> { [ c, C, ccircumflex, Ccircumflex ] };
Laŭ la dosiero kaj stilo de la klavarmapo, la aranĝo de la teksto povus esti ankaŭ tiel:
key <AB03> { [ c, C],
[ ccircumflex, Ccircumflex ] };
... sed la sintakso estas la sama.
Rimarko1: Se vi uzas virtualajn klavarmapojn de la grafika medio (ekz. kxkb en KDE), la
klavarmapo de la X-grafika sistemo ne efikas. Sekve, malfermi la programon kiu emulas klavarojn.
Rimarko2: En Linukso ekzistas diversaj klavarmapoj. La “”piramido” estas kunmetita el:
-unue la klavarmapo de la konzolo,
-poste tiu de la x-grafika sistemo,
-sekve tiu (emulita) de la grafika medio (KDE, GNOME, k.t.p.)
-kaj fine... “mezaj” programoj kiel xmodmap.
Laŭ la distribuaĵo aŭ la agordaĵo de la sistemo, laboras ili ĉiuj aŭ nur parto de ili, sekve vi devas
ebligi, redakti aŭ malebligi nur tion kio necesas.
DONI AL ĈIU VENONTA UZANTO VIAN AGORDAĴON
Ofte por trovi la plej bona agordaĵo necesas multa tempo. Sekve, kiam oni trovas ĝin, oni deziras
kloni ĝin por la novaj uzantoj de la sistemo. Por fari tion, iru en vian hejm-dosierujon kaj kopiu ĉion
(ankaŭ la kaŝitajn dosierojn kaj dosierujojn), poste enmetu tion en /etc/skel. Bonvolu kopii nur
personajn agordojn kaj ne kopii viajn personajn datumojn :)
KREI FAJROŜIRMON GRAFIKE
La plej efika kaj facila programo por grafike krei fajroŝirmon estas guarddog
(www.simonzone.com/software/guarddog ). Ĝi estas “intuicia” kaj dividita en du areoj: interreta
(lokaj programoj -> interreto ) kaj loka. Kontrolmarku la servon aŭ la programojn kiujn vi kutime
uzas aŭ intencas uzi... kaj la fajroŝirmo estas preta.
EKSPORTI VIAN FAJROŜIRMON
Kopiu la dosieron rc.firewall (kiu estas en /etc aŭ en /etc/rc.d) kaj metu ĝin en la sama
dosierujon de alia komputilo. Se rc.firewall estas en /etc, eble vi devas aldoni en
/etc/rc.d/rc.local la jenan linion:
/etc/rc.firewall
LA PERDITA VOJO (DE LA SISTEMO)
Ekzemple, vi lanĉi programon kaj la terminalo eligas la jenajn linioj:
> /usr/local/bin/startmodem: line 132: lsmod: command not found
> /usr/local/bin/startmodem: line 146: lsmod: command not found
Memkompreneble, lsmod ne estis trovita sed estas en la sistemo, do tio estas klasikan problemon
pri “dosierindiko”.
Serĉu kie estas lsmod kaj kontrolu ke ĝia vojo estas en la dosierindikon de sistemo; tajpu en
terminalo:
echo $PATH;
Se la vojo ne estas en la eligo de PATH, aldonu (kiel ĉefuzanto) ĝin pere de:
PATH=$PATH:/kie/estas/la-netrovita/programo/
export PATH
ATENTU: vi devas skribi la vojon de la ne-trovita programo kaj NE la ne-trovita programo mem.
MASTRUMI LINUKSON pere de AT kaj BATCH
AT
Ekzemple, por ĉiutage plenumi la skripton “esperanto” je la 4a horo posttagmeze...
at 4pm -f plenum_skripto.sh
ankaŭ
at teatime -f plenum_skripto.sh
...ne ekde hodiaŭ sed ekde post 3 tagoj:
at 4pm + 3 days -f plenum_skripto.sh
at teatime + 3 days -f plenum_skripto.sh
...ne ĉiutage, sed nur hodiaŭ:
at 4pm today -f plenum_skripto.sh
k.t.p.
...morgaŭ
at 4pm tomorrow -f plenum_skripto.sh
...je noktomezo
at midnight tomorrow -f plenum_skripto.sh
...je tagmezo
at noon tomorrow -f plenum_skripto.sh
Vi povas ankaŭ uzi AT sen skriptoj sed per simplaj komandoj:
at tago-aŭ-horo
Tiamaniere, aperos konzolo de AT, kie vi povas lanĉi komandojn. Premu Strkl+d por plenumi la
komandon kaj eliri.
Utila opcio:
-m = per tiu ĉi opcio, la poŝt-servilo (se estas aktiva) sciigas la uzanton pri la plenumo de la tasko.
Batch
batch estas kiel at
batch 4pm
sed ĝi plenumas la taskon nur se kaj ĉiam la sistemo estas sufiĉe libera:
atrm jobnumero = nuligas taskon (ekz: atrm job2)
atq = eligas la liston de la venontaj taskoj menditaj de la uzanto
Rimarko: “at” ne rajtas plenumi programojn de la grafika medio. Por solvi ĉi tiun problemon, uzu
xhost. Enigu en via skripto...
DISPLAY=:0; export DISPLAY
xhost +local:
programo (ekz. Fajrovulpo)
xhost -local:
MASTRUMI LINUKSON pere de CRON
Cron estas la plej uzata “laŭtempan mastrumilon” de Linukso.
Vi povas simple aldoni viajn skriptojn en la dosierujojn /etc/cron.hourly (plenumas hore),
/etc/cron.daily (plenumas tage), /etc/cron.weekly (plenumas semajne), /etc/cron.monthly (plenumas
monate).
Por redakti kiam kaj kion plenumas la mastrumsistemo, tajpu:
crontab -e
Tuj aperos la VI redaktilo de cron.
La sintakso estas
min horo tago(de monato) semajno(de monato) tago(de semajno) /usr/bin/run-parts skripto
Ekzemple:
# cron.hourly cron-plenumo je 47 minutoj post la horo:
47 * * * * /usr/bin/run-parts /etc/cron.hourly 1> /dev/null
#
# cron.daily cron-plenumo je 5:40pm ĉiutage:
40 17 * * * /usr/bin/run-parts /etc/cron.daily 1> /dev/null
#
# cron.weekly cron-plenumo je 4:30 de la unua tago de la semajno:
30 16 * * 1 /usr/bin/run-parts /etc/cron.weekly 1> /dev/null
#
# cron.monthly cron-plenumo je 4:20 de la unua tago de la monato:
40 4 1 * * /usr/bin/run-parts /etc/cron.monthly 1> /dev/null
MASTRUMI LA SISTEMON pere de SKIPTOJ
La kreado de skriptoj ne estas malfacila.
En la unua linio, vi devas indiki kian konzolon vi uzas (la plaj azataj estas sh kaj bash):
#!/bin/sh
#!/bin/bash
Poste, vi povas skribi iun ajn komandon (ekzemple, unu el la priskribitaj komandoj en ĉi tiu
manlibreto) aŭ vi povas uzi ja instrukciojn.
Kial oni uzas skripton?
Ekzemple, anstataŭ skribi ĉiufoje longajn komandojn, vi povas aŭtomatigi la aferon per skripto.
La ludo FlightGear (emulilo de aviadiloj) apriore malfermas “Cezna” aviadilon. Por uzi akrobatan
aviadilon, oni devas skribi (minimume!!!):
fgfs –fg-root=/home/Uzanto/Ludoj/FlightGear/ --fdm=yasim –aircraft=j3cub
Sed, kreante la skripton “akrobata.sh”
#!/bin/bash
fgfs --fg-root=/home/Utente/Documenti/Giochi/FlightGear/ --fdm=yasim –aircraft=j3cub
oni povas lanĉi la programon kun la dezirata agordaĵo per simpla
akrobata.sh
Kaj viaj fingroj dankos vin. :)
Sed la skriptoj estas utilaj kiam oni devas plenumi multajn agojn.
Ekzemple, kiam Jocjo elŝaltas la komputilon, li ĉiam malfermas la samajn kvar programojn. Por
simpligi la aferon, Jocjo skribas la jenan skripton:
#!/bin/bash
# Joĉjo tre amas ĉi tiun retan radioelsendon
xmms http://87.242.26.81:8000 &
# Joĉjo havas multajn amikojn esperantistoj en la tuta mondo.
# La opcio -l plenumas aŭtomatan saluton
# La diversaj babillineoj estas apartigitaj de komo
gaim -l EspoJocxjo72@irc.freenode.net, JocxjoJocxjo@jabber.net &
# Joĉio tre volonte ŝakludas rete.
# Li provas konektiĝi tuj kaj ĉiam ĉar trovi ludantoj ne estas facile :)
# Por tio, li kreis apartan agordodosieron “retaludo.conf”
knights – -config retaludo.conf &
# Joĉjo estas fotoreportero... kaj nun estas la tempo por labori :)
gqview&
# tio utilas por fermi la skripton kiam ĝi finigis siajn taskojn
exit 0
Notu la uzon de la signoj & kaj #. La unua estas necesa por plenumi la programojn samtempe kaj la
dua estas la signo kiu difinas la “komenton”, apartigante tiujn linioj de la linioj de la komandoj.
Ne forgesu ebligi la econ “lanĉo” de la dosiero (kaj estus bone malebligi la econ “skribebla”)
BILDO por XDM
Redaktu la dosieron /etc/X11/xdm/Xsetup. En la linioj, kie estas la komandoj (aŭ la priskriboj) de
la fona bildo aŭ koloro, anstataŭigi ilin per la jena linio:
/usr/bin/display -window root /kie/estas/dosiero.jpg
Tiamaniere, vi povas agordi ne nur la fonan bildon de la grafika medio, sed ankaŭ de la startigo
( bootsplash kaj fbsplash), agordante la fonan bildon de xdm kiel salutŝildeto (splash image).
KREADO DE ALDONAJ APARATOJ en /DEV
Por devigi UDEV krei aldonajn kaj “venontajn” aparatojn, en multaj distribuaĵoj ekzistas la skripto
/etc/udev/scripts/make_extra_nodes.sh
Tamen, kelkfoje, ankaŭ pere de la mastrumado de la skripton, la sistemo kapablas ĉiujn “venontajn”
aparatojn en /dev. Do, en tia okazo, ĉar la skripto kakte instruas UDEV pri tio kion ĝi devas rekoni,
vi povas mane aldoni kelkajn utilajn liniojn al la skripto mem. Jen kelkaj ekzemploj:
#gxi kreas parport kaj lp
mknod -m 777 /dev/parport0 c 99 0
mknod -m 777 /dev/lp0 c 6 0
chown root:lp /dev/parport0
chown root:lp /dev/lp0
#gxi kreas SCSI-aparaton por SCSI-skanilo
mknod -m 777 /dev/sg0 c 21 0
#gxi kreas stirstangon
mknod -m 644 /dev/input/js0 c 13 0
mknod -m 644 /dev/input/js1 c 13 1
ln -s /dev/input/js0 /dev/js0
ln -s /dev/input/js1 /dev/js1
mknod -m 644 /dev/input/event0 c 13 64
mknod -m 644 /dev/input/event1 c 13 65
chown root:root /dev/input/js{0,1}
chown root:root /dev/input/event{0,1}
#gxi kreas ALSA/OSS-aparatojn
mknod -m 662 /dev/sequencer c 14 1
mknod -m 662 /dev/midi00 c 14 2
mknod -m 662 /dev/sndstat c 14 6
mknod -m 662 /dev/music c 14 8
mknod -m 662 /dev/dmfm0 c 14 10
mknod -m 666 /dev/amixer0 c 14 11
mknod -m 662 /dev/amidi0 c 14 13
mknod -m 662 /dev/admmidi0 c 14 14
chown root:audio /dev/sequencer
chown root:audio /dev/midi00
chown root:audio /dev/sndstat
chown root:audio /dev/music
chown root:audio /dev/dmfm0
chown root:audio /dev/amixer0
chown root:audio /dev/amidi0
chown root:audio /dev/admmidi0
#gxi kunligas son-aparatojn
ln -sf /dev/midi00 /dev/midi
ln -sf /dev/music /dev/sequencer2
ln -sf /dev/amidi0 /dev/amidi
#gxi kreas snd-aparatojn
mknod -m 666 /dev/snd/seq c 116 1
mknod -m 666 /dev/snd/hwC0D0 c 116 4
mknod -m 666 /dev/snd/hwC0D1 c 116 5
mknod -m 666 /dev/snd/hwC0D2 c 116 6
mknod -m 666 /dev/snd/hwC0D3 c 116 7
mknod -m 666 /dev/snd/hwC1D0 c 116 34
mknod -m 666 /dev/snd/hwC1D1 c 116 35
mknod -m 666 /dev/snd/hwC1D2 c 116 36
mknod -m 666 /dev/snd/hwC1D3 c 116 37
#gxi kreas son-sxargilon
mknod -m 662 /dev/aloadC0 c 116 0
mknod -m 662 /dev/aloadSEQ c 116 1
chown root:audio /dev/aloadC0
chown root:audio /dev/aloadSEQ
TTF – TIPAROJ
Por havi ĉiam ĝustajn tiparojn (ĉefe la ĉapelitajn) ankaŭ kiam vi presas aŭ vi transformas la
dosieron en .pdf, uzu .TTF (True Type Font – Vera Prestipo t.e. Tiparoj Presitaj tiel kiel Tajpitaj).
La listo de la liberaj TTF-tiparoj estas ĉe www.unifont.org/fontguide/
Por instali ilin en via Linukso, malkunpremu la .tar.gz dosierojn.
Poste, kopiu ĉi tiujn tiparojn en /usr/X11/lib/fonts/TTF/.
Kaj do tajpu en terminalo (memkompreneble kiel ĉefuzanto):
/usr/X11R6/bin/fc-cache -v
/usr/X11R6/bin/mkfontscale /usr/X11/lib/fonts/TTF/
/usr/X11R6/bin/mkfontdir /usr/X11/lib/fonts/TTF/
/usr/X11R6/bin/mkfontdir -e /usr/X11/lib/fonts/encodings
Nun vi povas agordi vian grafikan medion (KDE, GNOME, k.t.p.) kun la novaj tiparoj.
Krome, la listo de la tiparoj de OpenOffice2 nun estas pli kompleta.
Ofte la glatigo de la tiparoj estas malebligita. Por ebligi ĝin, vi devas denove kompilumi la
bibliotekon Free Type. En la font-dosierujo, malfermu la fontdosieron
/include/freetype/config/ftoption.h kaj redaktu la jenan linion
TT_CONFIG_OPTION_BYTECODE_INTERPRETER
forigante /* kaj */ ĉe la komenco kaj la fino de la linio mem.
Sekve, kompilumu ĝin:
./configure –prefix=/usr
make
su
make install (aŭ checkinstall, se vi havas ĝin)
ldconfig
Fine restarigu la komputilon.
TRANSFORMI TIPAROJN
Malfermu la tiparon, ekzemple:
fontforge TiparSkripto.sfd
Poste, pere de grafika interfaco, premu “konservu kiel...” kaj elekti la nova formaton (TTF.
OTF, SDF, k.t.p.): ekz. TiparSkripto.ttf
(mal)EBLIGI LA KLASIKAN BIP-SIGNALON
Por malebligi ĝin, malfermu la dosieron /etc/inputrc (aŭ la dosieron ./inputrc) kaj skribu:
set bell-style none
Por ebligi ĝin, malfermu la dosieron /etc/inputrc (aŭ la dosieron ./inputrc) kaj skribu:
set bell-style visible
Por sonorigi bip-signalon, skribu:
echo -e "\007"
Por laŭtiĝi:
aumix -L /vojo-kien-estas/.aumixrc
MALEBLIGI STRKL-ALT-FORIG(oklavo) *LOKE KAJ FORE*
Redaktu la dosieron /etc/inittab aldonante la signon # antaŭ la jena linio:
ca:12345:ctrlaltdel:/sbin/shutdown -t1 -a -r now
STARIGI X-MEDION FORE (de linukso al linukso)
Se la komputiloj linukson-1 (192.168.1.2) kaj linukso-2 (192.168.1.1) estas kunligitaj, por lanĉi
grafikan medion en la alia komputilo, skribu:
X :1.0 -query 192.168.1.2
Se en la komputilo estas aktiva la grafika sesion 1; se ĝi estus la 2, tajpu:
X :2.0 -query 192.168.1.2
Rimarko: por labori, eble estos necese doni la permeson pere de la komando xhost:
xhost + (por ĉiu)
xhost +uzanto/maŝino (por doni la permeson nur al tiu uzanto aŭ al tiu maŝino)
MALFERMI PLURAJN KONZOLOJN SAMTEMPE
Strkl+Alt+F1
Strkl+Alt+F2
k.t.p.
Por reveni al la konzolo plenumanta grafika medio (se ekzistas nur unu grafika medio)
Strkl+Alt+F7
Por plenumi plurajn X-serviloj (!!!!peza afero!!!!)
Strkl+Alt+F2
...kaj poste...
startx -- :1
Por reveni al la konzolo plenumanta la originan grafikan medion
Strkl+Alt+F7
Por reveni al la konzolo plenumanta la duan grafikan medion
Strkl+Alt+F8
k.t.p.
Rimarko: la unua X-servilo estas "0" la dua estas "1". Memoru tion kiam vi devas mastrumi X-
medion (ekzemple, por plenumi la taskon de la antaŭa paragrafo).
FORIGI LILO
Per Linukso = lilo -U
Per Dos = fdisk /mbr
ANSTATAŬIGI LILO-n PER GRUB
Post la kompilumado kaj/aŭ instalado de GRUB, malinstalu LILOn (per lilo -U).
Poste, en terminalo, tajpu (kiel ĉefuzanto, memkompreneble)
grub-install /dev/hda
...por instali GRUB en la MBR.
Ĉar GRUB ne estas la origina preparilo, se la grub-install ne plenumos la taskon, vi mem devas
kopii la necesajn dosierojn en /boot/grub:
cp /usr/local/lib/grub/i386-pc/* /boot/grub
Fine, kontrolu la dosieron /boot/grub/menu.lst (N.B.: menu.lst estas la dosiero de la agordoj).
Se ĝi ne ekzistas, kreu ĝin per touch menu-lst
Grub nomas la subdiskojn malsame de LILO (kaj Linukso): ĝi uzas paron da nombroj
interkrampigitajn, kaj la numerado komencas de nulo. Ekzemple:
/dev/hda --> (hd0) (unua durdisko)
/dev/hdb --> (hd1) (dua durdisko)
/dev/hda1 --> (hd0,0) (unua subdisko de la unua durdisko, ekzemple, kie estas WindowsMe)
/dev/hda5 --> (hd0,4) (dua subdisko de la unua durdisko, ekzemple, kie estas malnova Mandrake)
/dev/hdb2 --> (hd1,1) (unua subdisko de la dua durdisko, ekzemple, kie estas Debian)
k.t.p. ..............
Jen la dosiero menu.lst laŭ la antaŭa ekzemplo:
—-----------------------------------------------------
default 0 (apriora elektaĵo – 0 estas Mandrake; 1 Debian, 2 Vindozo ME)
fallback 1 (kiel supre, sed nur se la apriora sistemo malsukcesas)
timeout 5 (atendo)
title Mandrake (unua plenumebla mastrumsistemo – apriora mastrumsistemo)
root (hd0,4)
kernel (hd0,4) /boot/bzImage root=/dev/hda5
boot
title Debian (dua plenumebla mastrumsistemo)
root (hd1,1)
kernel (hd1,1) /boot/vmlinuz-2.2.20 root=/dev/hdb2
boot
title WindowsMe (tria plenumebla mastrumsistemo.... )
rootnoverify (hd0,0)
makeactive
chainloader +1 (.... kiu devas starti de la unua sektoro de la subdisko)
boot
—-------------------------------------------------------
En ĝi, vi povus trovi ankaŭ (laŭ ekzemplo):
—------------------------------------------
...
title Debian (se ĝi havas init-ramdisk)
root (hd1,1)
kernel (hd1,1) /boot/vmlinuz-2.2.20 root=/dev/hdb2 ro
initrd (hd1,1)/boot/initrd
boot
...
—-----------------------------------------
En kelkaj distribuaĵoj, por redakti GRUB, vi povas simple uzi la komandon:
update-grub
Se vi ne uzis la instalilon grub-install (aŭ se ĝi malbone plenumis), vi devas iri en /boot/grub kaj
tajpi:
grub
Poste en la grub-konzolo:
root (hd0,4)
setup (hd0)
quit
Por la tre malnovaj versioj de GRUB, la agordado estas (iomete) malsama.
Unue, la dosiero pri la agordoj estas /etc/grub.config; due, laŭ la supra ekzemplo, ĝi estas verkita ĉi-
maniere:
—---------------------------------------
default 0
timeout 5
title Mandrake
kernel (hd0,4) /boot/bzImage root=/dev/hda5
title Debian
kernel (hd1,1) /boot/vmlinuz-2.2.20 root=/dev/hdb2
title WindowsMe
chainloader (hd0,0)+1
—----------------------------------------
Poste, vi devas iri en /boot/grub kaj tajpi:
grub
En la grub-terminalo, tajpu:
install (hd0,4)/boot/grub/stage1 (hd0) (hd0,4)/boot/grub/stage2 p (hd0,4)
/etc/grub.config
(ĉio en la sama linio)
Konservu la redaktaĵojn kaj eliru (simple tajpu quit).
Restarigu la komputilo kaj jen, la ludo estas farita.
Rimarko: por instali grub en disketon (anstataŭ MBR), tajpu:
mke2fs /dev/fd0
mount -t ext2 /dev/fd0 /mnt/disketo
grub-install –root-directory=/mnt/disketo /dev/fd0
umount /mnt/floppy
FONA BILDO POR LILO
Se via Li.Lo jam havas fonan bildon, redaktu (kiel ĉefuzanto, memkompreneble) la dosieron
/etc/lilo.conf kaj anstataŭigu la aprioran bildon per la via.
Ekz:
# LILO configuration file
# generated by 'liloconfig'
#
# Start LILO global section
append="hdc=ide-scsi hdd=ide-scsi"
boot="/dev/hda"
bitmap=/boot/AprioraBildo.bmp
bmp-colors=,,,9,,
#compact # faster, but won't work on all systems.
prompt
timeout="50"
.....
Memkompreneble, via nova bildo devus esti en la dosierujo /boot.
Konservu la redaktaĵojn kaj tajpu
lilo
por efektivigi la redaktaĵon.
ATENTU: la nova bildo devas havi la samajn ecojn de la malnova. Kutime, ĝi estas BITMAPo
kun grandeco je 640x480 bilderoj kaj kolorprofundeco je 4bit (16 koloroj).
Male, se via LILO ne havas aprioran bildon... aldonu la parametrojn “bitmap” e “bmp-colors” laŭ la
antaŭa ekzemplo.
Ne forgesu tajpi:
lilo
FONA BILDO POR GRUB
La bildo de GRUB, nomita “splashimage”, devas esti dosiero .xpm kun grandeco je 640x480 kaj 14
koloroj... kunpremita, fine, en .gzip!
GIMP kapablas rekte krei bildojn en .xpm.gz formato.
Kopiu la kreitan bildon en la dosierujon /boot/grub/
Redaktu (kiel ĉefuzanto, memkompreneble) la dosieron “menu.lst”, aldonante post la linio
“timeout” la jenan linion:
splashimage (subdisko-laŭ-GRUB)/boot/grub/mia_fonbildo.xpm.gz
En “subdisko-laŭ-GRUB” skribu (laŭ GRUB-maniero) kiu subdisko entenas la dosierujo
/boot/grub/.
Por redakti la koloron de la fono kaj de la malfono, agordi la parametrojn “background” (fono) kaj
“foregroung” (malfono) laŭ la maniero de HTML (000000 nigro; FFFFFF blanko, k.t.p.).
Ekzemple:
foreground = 0000FF
background = FFFF00
T.e. bluo kaj flavo.
ATENTU: antaŭ skribi pri subdiskoj, legu la paragrafon de ĉi tiu manlibreto pri GRUB
Konservu la redaktaĵojn de “menu.lst” kaj restartigi la komputilon.
Rimarko: vi povas provi la bildojn simple pere de la konzolo de grub mem (dum la preparado).
Kiam GRUM startas, premu c klavon por ebligi la konzolon. Poste tajpu:
splashimage (subdisko-laŭ-GRUB)/boot/grub/prova_bildo.xpm.gz
Se vi deziras provi alian bildon, ree ebligas la konzolon kaj ree tajpu:
splashimage (subdisko-laŭ-GRUB)/boot/grub/alia_bildo.xpm.gz
PASVORTO EN LILO
Redaktu la dosieron /etc/lilo.conf kaj aldonu la jenan linion:
password="via_pasvorto"
Poste, restartigu LiLon por igi efika la pasvorton (t.e. tajpu: lilo).
PASVORTO EN GRUB
Redaktu la dosieron /boot/grub/menu.lst kaj aldonu la jenan linion:
password via_pasvorto
Por uzi ĉifritan pasvorton, tajpu en terminalon
grub-md5-crypt
Kopiu la rezulton (la tutan linion!!!) kaj redaktu la dosieron /boot/grub/menu.lst, aldonante:
password -md5 kopiita-rezulto
MI FORGESIS LA PASVORTON DE LILO – KION FARI?
- unua metodo
En la konzolo de LiLo (se ĝi ne estas “restricted”), tajpu:
linux 1
Se la labelo de via Linukso estas “linux 1”.
Poste, kiel ĉefuzanto, en /etc/lilo.conf legu aŭ forigu (se ĉifrita) la linion password=via_pasvorto
- dua metodo
Pere de prepardisketo aŭ viv-KD, ŝargu la mastrumsistemon aŭ la subdiskon kie ĝi estas.
Poste, kiel ĉefuzanto, en /etc/lilo.conf legu aŭ forigu (se ĉifrita) la linion password=via_pasvorto
MI FORGESIS LA PASVORTON DE GRUB – KION FARI?
Legu (pli supre) “mi forgesis la pasvorton de LILO / dua metodo”, sed memoru ke la dosiero estas /
boot/grub/menu.lst.
MI FORGESIS LA PASVORTON de la ĈEFUZANTO – KION FARI?
- unua metodo (por ĉiuj)
Pere de viva-KD, surmetu la subdiskon kie estas via “malfeliĉa” mastrumsistemo. Poste (kiel
ĉefuzanto, memkompreneble), malfermu la dosieron /etc/passwd kaj forigu la x inter la unua kaj la
dua “:” ...
Uzanto:x:1003:100::/home/Uzanto:/bin/bash
... por la ĉefuzanto
root:x:1003:100::/root:/bin/bash
Sammaniere, redaktu la dosieron /etc/shadow (tie vi vidos anstataŭ X liternumeran ĉenon)
Uzanto:e12n5krujhg987467y$4nfh7:1003:100::/home/Uzanto:/bin/bash
Post tio, via Linukso plenumos sen pasvortoj (nur per simpla premo de enigoklavo)!!!
Sekve, reagordu vian profilon enigante novan pasvorton.
Rimarko 0: tio ne estas mirindaĵon de piratoj aŭ kodumuloj, sed simpla mastrumado de
administranto (vidu “rimarko 2”).
Rimarko1: la distribuaĵo Slax estas pli taŭga por plenumi ĉi tiun klopodon, ĉar ĝi estas efika ankaŭ
por la malnovaj komputiloj kaj ĉar ekde la komenco vi estas ĉefuzanto (malsame, en KNOPPIX vi
devas tajpi su [+enigo] en la terminalo)
Rimarko2: kiam iu ajn povas fisike atingi la komputilon, ĉiu sistemo estas pli aŭ malpli facile
konkerebla. Fakte pere de simpla viva-KD viaj datumoj estas legeblaj, kaj do ili ne estas sekuraj
kontraŭ danĝeroj kaj scivoluloj. Por igi kiom eble plej malfacila la konkeron, uzu bios-pasvorton
kaj agordu la startigon tial ke ĝi rekte kaj nure atingu la diskon kie estas la mastrumsistemo. Fine,
ekipu la komputilon per seruro aŭ pendseruro.
-dua metodo (pli rapida sed ankaŭ pli malfacila)
Se la praŝarĝilo (LiLo aŭ Grub) ne havas la econ “restricted” (limigita), uzu la konzolon de la
ŝarĝilo mem .
LILO:
Se LiLo estas en grafika moduso, premu ŝovoklavon. Poste tajpu:
linux-2.6.x.x init=/bin/bash
Memkompreneble, vi devas taŭgigi la parton rilatan al kerno, ekzemple:
vmlinuz-2.6 init=/bin/bash
Tio malfermos konzolon de ĉefuzanto (sen pasvorto!!!), kie vi tajpos:
mount /dev/kie-estas-via sistemo / -o remount.rw
ekz.
mount /dev/hda5 / -o remount.rw
Poste, por enigi novan pasvorton, tajpu:
passwd
sync
Fine, restartigu la komputilon.
GRUB:
Elektu, kiel kutime, la Linukson kies pasvorton vi forgesis, sed, anstataŭ enigoklavo, premu la
klavon “e” por redakti GRUB. Poste, per sagoklavoj, iru en la linion kiu komencas kun “kernel”
kaj premu denove “e”.
Poste vi devas agi kiel por LiLo, aldonante init=/bin/bash al la fino de tiu linio. Premu
enigoklavon kaj sekve la klavon “b” por ebligi viajn redaktaĵojn.
Tio malfermos konzolon de ĉefuzanto (sen pasvorto!!!!), kie vi tajpos:
mount /dev/kie-estas-via sistemo / -o remount.rw
ekz.
mount /dev/hda5 / -o remount.rw
Poste, por enigi novan pasvorton, tajpu:
passwd
sync
Fine, restartigu la komputilon.
ANSTATAŬIGI LA UZATAN KERNON PER LA NOVA
Preparo:
Se en la dosierujo /usr/src ekzistas ligilo nomita “linux”, forigu ĝin, alie, se ekzistas dosierujo
nomita “linux”, renomi ĝin linux.old (mv /usr/src/linux /usr/src/linux.old).
Kopiu la kunpremitan dosieron linux-novaversio.tar.gz en /usr/src kaj malkunpremu ĝin
(tar -zxvf linux-ver_del_nuovo_kernel.tar.gz).
Kompilumado:
Uzante terminalon, eniru en la novan dosieron (cd ./linux) kaj tajpu:
make mrproper
make xconfig (aŭ ankaŭ make menuconfig)
make dep && make clean && make bzImage && make modules && make modules_install
Instalado:
En /usr/src/linux-versio/arch/i386/boot, kopiu la dosieron bzImage en la dosieron /boot
con il (cp bzImage /boot). Redaktu la dosieron /etc/lilo.conf kaj anstataŭigu image=vmlinuz per
image=bzImage. Fine, en la terminalo skribu lilo, premu enigoklavon kaj restartigu la komputilo.
Gratulojn! Vi kompilumis kaj anstataŭigis la kernon.
Rimarko: menuconfig kaj xconfig estas du programoj por agordi la kernon. Memkompreneble, tio
estas la plej grava parto de la kompilumado... kaj do agu nur se kaj kiam vi estas certa.
ANSTATAŬIGI LA UZATAN KERNON PER LA NOVA EN DEBIAN
Preparo:
La preparo estas la sama por ĉiu alia distribuaĵo.
Kompilumado :
make mrproper
make menuconfig
make-kpkg kernel_image (atentu!!! skribu ĉi tiun komandon laŭlitere!!!)
Eliri de /usr/src/linux kaj vi trovos dosieron
kernel-image-versio.deb
Do, tajpu:
dpkg -i kernel-image-versio.deb
Rimarko: se via komputilo entenas plurajn Linuksojn, en /etc/lilo.conf vi devas anstataŭigi
vmlinuz per la dosiernomo de la dosiero kiu estas en /boot/vmlinuzmodifita (kontrolu horon kaj
daton per ls -al). Konservu la redaktaĵojn de lilo.conf kaj en la terminalo tajpu:
lilo
REE KOMPILUMI LA KERNON POR SURLUMDISKIGI PERE DE IDE-APARATOJ
Tio estis necesa nur por versioj de kerno antaŭaj al la 2.6. Ĉiukaze, la antaŭkompilumitaj kernoj ofte
jam ebligis la SCSI-emuladon.
Preparo:
Iru en /usr/src/linux.
Kompilumo:
make mrproper
make xconfig (aŭ make menuconfig)
----------------------------------------
Agordoj en xconfig aŭ menuconfig
En la ero Block Device
* malebligu IDE/ATAPI cdrom support
* ebligu SCSI Emulation
En SCSI Support
*ebligu Scsi support, Scsi cdrom support
* malebligu Lun
En Sound ebligu Sound support
Fine, konservu la redaktaĵojn kaj eliru la programon.
—------------------------------------
Poste tajpu (kiel kutime):
make dep && make clean && make bzImage && make modules &&
make modules_install
Instalado:
Kopiu System.map en /boot, iru en /usr/src/linux/arch/i386/boot/ kaj tajpu
rdev -R bzImage l /dev/hda5 (= subdisko kie estas Linukso)
Kopiu la bzImage de ĉi tiu dosierujo en la dosierujo /boot , redaktu /etc/lilo.conf kie estas skribita
vmlinuz kaj anstataŭigu ĝin per la vorton bzImage. Konservu la redaktaĵojn ka en la terminalo
tajpu:
lilo
Restartigu la komputilon kaj kiam Linukso kun la novaj agordoj de la kerno estas preta, skribu:
cdrecord -scanbus
por kontroli ke kaj se la du aparatoj ( lumdiskingo kaj surlumdiskigilo) estas rekonataj de la
mastrumsistemo.
REE KOMPILUMI LA KERNON KUN SCSI
En menuconfig aŭ xconfig, elektu itaŭgan zorgilon por la SCSI-mastrumilo kaj ne enmetu ĝin en la
kerno kiel modjulo sed kompilumi ĝin REKTE EN la kerno. (opcio <Y> en menuconfig)
07) RETO KAJ INTERRETO
INTERRETO
wget -r -c l http://www.retpaĝarokiuvideziras.eo/ por elŝuti kaj repreni tutajn retpaĝarojn).
wget -r -c l ftp://ftp.retpaĝarokiuvideziras.eo / por elŝuti kaj repreni tutajn retpaĝarojn).
lynx retumilo nur-teksta (ĝi ne vidigas bildojn).
netstat -vat vidigas la konektadon kajla pordojn malfermitajn dum la
konektado.
FAKSOJ
Por sendi kaj ricevi faksojn, uzu efax, kiu kutime estas en ĉiu distribuaĵo.
Redaktu la skripton /usr/bin/fax en la jenaj linioj:
DEV=ttyS0 aŭ cua0 (la modemo estas ĉe com1)
FROM=123456789 (t.e. via telefonnumero)
NAME=Panther (nomo de la sendinto, t.e. vi mem; notu: Panther estas la aŭtoro de ĉi tiu skripto)
PAGE=a4
PRTYPE=ps
PRCMD=lpr (aŭ lp0 aŭ ankaŭ cups)
DIALPREFIX=T (moduso de la telefonlineo - T tona, P impulsa)
TELCVT='sed -e s/+39// -e s/+/00/' (tre utila linio)
INIT="-iZ -i&FX3E&D2S7=120 -i&C0"
Konservu la dosieron kaj restartigi la komputilon.
fax send telefonnumero sendendadosiero = por sendi unu aldonaĵon
fax receive = por ricevi faksojn
fax view = por vidigi la senditan fakson
ekz: fax send 061234567 /root/pepo.txt
KREI MINI-RETON INTER 2 KOMPUTILOJ PERE DE SIMPLA KOMANDLINIO
En terminalo, skribu la jenan linion, enigante la adreson LAN:
ifconfig eth0 192.168.0.2 netmask 255.255.255.0 up
(netmask estas la sama por ĉiuj)
Nun skribu iu ajn retan komandon: telnet ; ftp ktp...
Por kontroli la retajn adresojn, tajpu simple
ifconfig
Por agordi reton en RedHat, skribu:
netcfg
en Suse, skribu:
yast
KONEKTIĜI AL INTERRETO PERE DE SIMPLA SKRIPTO (SEN KPP)
A)Unua metodo
Uzataj programoj:
chat = sendas komandojn al la modemo
pppd = demono kiu malfermas dialogon kun ISP-servilo pere de ppp.
Redaktendaj dosieroj (5):
/etc/resolv.conf
/etc/ppp/options
/etc/ppp/pap-secrets
start (kreu ĉi tiun dosieron en /etc aŭ kie vi preferas)
stop (kreu ĉi tiun dosieron en /etc aŭ kie vi preferas)
—------------
Redaktado de /etc/resolv.conf :
search nomo_provider (ekz. search libero.it)
nameserver unuaNS(ekz.. nameserver 193.70.192.25)
nameserver duaDNS (ekz. nameserver 193.70.152.25)
—------------
Redaktado de /etc/ppp/options:
/dev/ttyS1 (se ĝi estas com2, alie, se ĝi estas COM3, skribu ttyS2 k.t.p....)
115200
debug
lock
crtscts
defaultroute
mtu 552
mru 552
—-----------
Redaktado de /etc/ppp/pap-secrets :
uzantonomokonekto * pasvorto *
—-----------------
Redaktado de start :
#!/bin/bash
/usr/sbin/pppd connect '/usr/sbin/chat -v ""ATDTtelefonnumero_de_nodoCONNECT "" ' user
mia_uzantonomo -d -detach &
N.B. Ĉio en unu linio (escepte de #!/bin/bash, memkompreneble).
Konservu la redaktaĵojn kaj donu al la dosiero la taŭgajn permesojn (chmod 777 start)
—---------------------
Redaktado de stop:
#!/bin/sh
DEVICE=ppp0
kill cat /var/run/$DEVICE.pid
echo "$DEVICE FINIS"
Konservu la redaktaĵojn kaj donu al la dosiero la taŭgajn permesojn (chmod 777 stop)
—--------------------
Plenumo de la skripto:
Por konekti, tajpu:
./start
Por malkonekti, skribu:
./stop
B) Dua metodo
Kreu dosieron (ekz. start) kaj skribu (post #!/bin/sh ) la jenan linion ene (N.B.: redaktu ĝin laŭ viaj
necesoj):
pppd /dev/modem 115200 connect 'chat -f miaskripto' crtscts defaultroute lock login user
nomeutente deflate 15,15 modem &
N.B. Tiu estas UNU linio!
Konservu la redaktaĵojn kaj fermu la dosieron kaj donu al ĝi la necesajn permesojn (chmod 777).
Kreu alian dosieron nomitan “miaskripto” kaj skribu (N.B.: redaktu ĝin laŭ viaj necesoj):
ABORT BUSY
ABORT "NO CARRIER"
ABORT "NO DIAL TONE" (N.B. Se via telefonlineo ne havas fiksan tonon)
""
ATZ
OK
ATD123456789
CONNECT
""
"name:"
"nomeuzantoporkonektiĝi"
"word:"
"via_pasvorto"
Konservu la redaktaĵojn kaj fermu la dosieron kaj donu al ĝi lanecesajn permesojn (chmod 777).
Nun vi povas tajpi en terminalo:
./start
N.B.: la dua dosieroj devas esti en la sama dosiero (aŭ en la unua skripto vi devas indiki kie estas la
dua).
KONEKTIĜI AL INTERRETO PERE DE WVDIAL
wvdialconf /etc/wvdial.conf
Tio plenumos rekonon de la modemo kaj de aliajn parametrojn, krome li kreos /etc/wvdial.conf.
Redaktu la wvdial.conf dosieron kaj anstataŭigu la uzantonomon, la pavorton kaj la telefonnumeron
per la viaj.
Redaktu la /etc/resolv.conf skribante la informojn pri via interreta provizanto:
search nome_provider (ekz. search libero.it)
nameserver unuaDNS (ekz. nameserver 193.70.192.25)
nameserver duaDNS (ekz. nameserver 193.70.152.25)
Nun, estas sufiĉe tajpi en terminalo:
wvdial &
TELNET kaj FTP (por transporti dosierojn)
Ekzemple, ni havas du komputilojn:
pc1 — adreso: 192.168.0.1 kaj pc2 — adreso: 192.168.0.2
telnet 192.168.0.2
Poste enigu la pasvorton.
Por movi dosierojn el pc1 en pc2, tajpu:
mput /aaa-vojo/*
Por elŝuti el pc2
mget /bbb-vojo/*
lcd = eligas kie ni estas en la “alia” komputilo (local directory)
Instruocele, provu ankaŭ la komandoj “put” kaj “get”.
KUNPARTIGI LA INTERRETAN KONEKTADON (per LINUKA SERVILO)
La kodumulo Panther testis tion en redhat,debian,mandrake kaj suse.
—----------------------
* Komputiloj:
Linuksa servilo 192.168.1.1 server
Linuksa kliento 192.168.1.2 linux
Vindoza kliento 192.168.1.3 windows
—---------------------
* Mastrumo:
En la kerno de la linuksa servilo 192.168.1.1, ebligu la jenajn opciojn:
Code maturity level options: Prompt for development
Lodable module support: Enable loadable module support, Kernel daemon support
Networking options: Network firewalls, tcp/ip networking, ip forwarding/gatewaying, ip
firewalling, ip masquerading, ipautofw masquerading, icmpmasquerading, always defragment.
Network device support: Dummy net driver support
Ethernet 10 or 100 Mbit: (elektu vian retkarton).
En la kerno de la linuksa kliento 192.168.1.2, ebligu la jenajn opciojn:
Code maturity level options: Prompt for development
Lodable module support: Enable loadable module support, Kernel daemon support
Networking options: tcp/ip networking
Network device support: Dummy net driver support
Ethernet 10 or 100 Mbit: (elektu vian retkarton).
—-----------------------------------
* Agordado kaj preparado:
Redaktu la dosieron /etc/hosts de la linuksa servilo kaj skribu:
127.0.0.1 localhost
192.168.1.1 servilo.loka.reto server
Redaktu la dosieron /etc/hosts de la linuksa kliento kaj skribu:
127.0.0.1 localhost
192.168.1.2 linukso.loka.reto linux
Redaktu la dosieron /etc/hostname de la servilo kaj skribu:
#
servilo.loka.reto
#
linukso.loka.reto
En terminalo de la linuksa servilo, tajpu:
ifconfig eth0 192.168.1.1 netmask 255.255.255.0 broadcast 192.168.1.0
En terminalo de la linuksa kliento, tajpu:
ifconfig eth0 192.168.1.2 netmask 255.255.255.0 broadcast 192.168.1.0
En terminalo de la linuksa servilo, tajpu::
route add 192.168.1.0 dev eth0
En terminalo de la linuksa kliento, tajpu:
route add 192.168.1.0 dev eth0
route add default gw 192.168.1.1
En Vindozo, agordu retadreson 192.168.1.3, retmaskon 255.255.255.0, la dns provizita(j)n de la
provizanto kaj la kluzon 192.168.1.1 (ĉe “agordoj de reto”).
En terminalo de la linuksa servilo, tajpu (se ipfwadm malsukcesas, skribu ipfwadm-wrapper):
ipfwadm-wrapper -F -p deny
echo 1> /proc/sys/net/ipv4/ipforward (skribu tion, se la antaŭa linio eligas eraron).
ipfwadm -F -a m -S 192.168.1.0/24 -D 0.0.0.0/0
modprobe ip_masq_ftp
modprobe ip_masq_irc
modprobe ip_masq_quake
En linuksa kliento, redaktu /etc/resolv.conf, tiel:
search dominio.isp (ekz. search libero.it)
nameserver 193.70.192.25 (1a dns)
nameserver 193.70.152.25 (2a dns)
—------------------------------------
* Rezulto:
Nun vi kapablas iri en interreton kaj de la Linukso kaj de Vindozo (memkompreneble Linukso kaj
Vindozo ne vidas inter ili reciproke).
KONEKTIGI 2 KOMPUTILOJN PERE DE PARALELA KONEKTEJO ĈE LPT1 (PLIP)
Konektigu la du komputilojn (kun Linukso) pere de kablo por paralela konektejo.
Vi devas reagordi kaj rekompilumi la kernojn ebligante networking, tcpip kaj plip.
Restartigu la komputilojn (dum la preparado kontrolu ke aperas linio kun enteno “plip”; se vi ne
sukcesis rapide legi, uzu la komandon dmesg kaj kontrolu ke ekzistas plip0 aŭ plip1).
Redaktu la dosierojn /etc/hosts de ambaŭ komputiloj aldonante:
192.168.1.1 pc1
192.168.1.2 pc2
En la terminalo de la unua komputilo, tajpu:
ifconfig plip0 192.168.1.1 pointopoint 192.168.1.2 up
route add -host 192.168.1.2 dev plip0
En la terminalo de la dua komputilo, tajpu:
ifconfig plip0 192.168.1.2 pointopoint 192.168.1.1 up
route add -host 192.168.1.1 dev plip0
Fine, faru sondadon (ping) al pc2 de pc1.
KAPTI KAJ AKIRI RETAN RADIOELSENDON PERE DE MPLAYER
mplayer mms://adreso-de-la-elsendo -ao pcm:file=/ujo/miadosiero.wav
Rimarko: por uzi grafikan interfacon, uzu komandon gmplayer.
Por transformi la konservitan dosieron en .ogg
oggenc -q 5 -t titolo -o /ujo/miadosiero.ogg /ujo/miadosiero.wav
Por transformi la konservitan dosieron en .mp3
lame -vbr-new -tt titolo –add-id3v2 /ujo/miadosiero.wav /ujo/miadosiero.mp3
08) KOMPILUMI
KOMPILUMI KAJ (mal)INSTALI PROGRAMOJN
Ĝenerala sugesto: bonvolu legi la dosieron “install” antaŭe.
Kutime, malkunpremu la dosieron *.tar.gz per la komando tar (ekz: tar zxvf *.tar.gz)
Poste, en terminalo, iru en la novan dosieron kaj tajpu:
./configure
make
su (t.e. iĝu la ĉefuzanto)
make install
—----------------------
Por paralele kompilumi (en plur-CPUa sistemo):
make -j
Por liberigi la dosierujon de la kompilumaĵo:
make clean
Por liberigi la dosierujon de la kompilumaĵo kaj de ĉiu agordaĵo (de ./configure):
make distclean
Por kontroli la kompilumaĵon (antaŭ instali):
make check
Por malinstali (kiel ĉefuzanto):
make uninstall
Por kompilumi en alia dosierujo:
mkdir mia_dosierujo = ĝi kreas la dosierujon kie estos la kompilumaĵoj
cd mia_dosierujo = estas necese iri en la dosierujo
../Prog-dosierujo/configure = tie vi devas alvoki la skripton configure
make
k.t.p.
KOMPILUMI KAJ (mal)INSTALI PROGRAMOJN KIEL PAKAĴOJN
./configure
make
su (t.e. iĝu la ĉefuzanto)
checkinstall
Por malinstali, uzu la malinstalilon de la distribuaĵo.
Rimarko: por Slackware, uzu nur la checkinstall-pakaĵon de la distribuaĵo, ĉar la origina programo
entenas cimon.
KOMPILUMI en C kaj C++ (gcc kaj g++)
Por C
gcc -o programonomo fontdosiero.c = eligas programon “programonomo”
Vidu la jenajn opciojn:
gcc -I/kie/estas/ĉapdosieroj/kreitaj/de-mi -L/kie/estas/bibliotekoj/kreitaj/de-mi/ -lmiabiblioteko
-o programonomo fontdosiero.c
Por C++
g++ -o programonomo fontdosiero.cpp = kiel supre
KOMPILUMI por LINUKSO
Vi devas uzi la autotools (aŭtomat-iloj).
Ekzemple, kreu la fontdosieron “saluton.c” kaj skribu:
main() {
printf(“Mi salutas la tutan mondon\n”);
}
Poste, kreu alian tekst-dosieron “Makefile.am” kaj skribu
bin_PROGRAMS = saluton
saluton_SOURCES = saluton.c
Sekve, oni kreas alian fontdosieron “configure.in”
AC_INIT(saluton.c)
AM_INIT_AUTOMAKE(saluton.1.0)
AC_PROG_CC
AC_PROG_INSTALL
AC_OUTPUT(Makefile)
Poste, en terminalo, tajpu:
touch NEWS README AUTHORS ChangeLog
aclocal
automake -a
autoconf
La jena sinsekvo de komandoj estas ege konata :)
./configure
make all
make install
Fine, la programo estas perfekte integrita laŭ la sistemo kaj ĝi estas lanĉebla per de simpla:
saluton
(eligo: mi salutas la tutan mondon)
09) PRESADO
lpr = por presi dosieron eks. lpr /root/cri )
lpr -p /root/kri = kiel supre, en la okazo ke la linioj estas pli longaj ol la paĝo
lpq = kontrolu staton de la presado
lprm = nuligas presadon.
lpq = tio necesas por uzi la antaŭa komando, ĉar ĝi eligas la ID de la
presadon. Eks. lprm 28 eks. lprm -
enscript = transformas la tekston en Postscript dosieron
enscript -r = por presi horizontale
enscript -r -2 = por presi plurajn paĝojn en unu folio (ekz. 2 paĝoj en unu folio)
enscript -n 3 = por presi plurajn kopiojn (ekz. 3 kopiojn)
enscript -a startpaĝo finpaĝo = por presi nur intervalon de paĝoj
ps2pdf = por transformi la .ps (PostSkriptan) dosieron en .pdf
10) SURLUMDISKIGI — MP3-->WAV-->SONDOSIEROJ (testebla)
-transformi mp3 en wav:
mpg123 file.mp3 -w nuovofile.wav
-transformi wav en mp3
mpg123 -w file.wav nuovofile.mp3
-Krei sonan lumdiskon el mp3-dosieroj:
Kreu skripton:
#!/bin/sh
for I in *.mp3
do
mpg123 --cdr - "$I" > "$I.cdr";
done
Donu al ĝi la necesajn permesojn kaj plenumu ĝin.
-Krei sonan lumdiskon el wav-dosieroj:
Kreu skripton:
#!/bin/sh
for I in *.mp3
do
mpg123 --cdr - "$I" | cdrecord -audio -pad -nofi -
done
cdrecord -fix
Donu al ĝi la necesajn permesojn kaj plenumu ĝin.
11) EMULADO
EMULADO – QEMU
Ekzemple, oni instalas Vindozon en la emulilon.
Unue, kreu virtualan diskon “Zamenhofo”:
dd of=Zamenhofo bs=1024 seek=734000 count=0
seek estas la “grandeco” en kilobajtoj de la kreota disko.
Poste, uzante ISO-bildon de la disko de Vindozo, tajpu:
qemu -boot d -cdrom Vindozo.iso -hda Zamenhofo -dummy-net
Instalu Vindozon kiel kutime.
Por lanĉi Vindozon ene Linukso, tajpu:
qemu -boot c -hda Zamenhofo -dummy-net
Ekzemple, se vi deziras provi vivan KD-on kiu estas en diskon de iu ajn revuo (ĉefe se ĝi estas jam
ISO-bildigita):
qemu -boot d -cdrom Vindozo.iso -hda Zamenhofo -dummy-net
Por uzi la sonkarton (sed tio eble kreos problemojn), uzu la opcion -enable-audio
Rimarko: por permesi interŝanĝado de datumoj inter via Linukso kaj emulita Vindozo (aŭ alia
Linukso), ne uzu la opcion -dummy-net, sed agordu la emulitan retokarton (kaj la via).
Memkompreneble, por krei reton inter Linukso kaj Vindozo, la programo SAMBA (aŭ similaj)
estas necesa.
Dependaĵoj:
SDL bibliotekoj
kerno 2.6.x aŭ supera
DOS-EMULADO – DOSEMU
En terminalo:
cd /ujo/dosem-ujo (kie estas dosemu kaj freedos)
./xdosemu (se vi estas en grafika medio)
./dosemu (se vi uzas puran konzolon)
Dosemu estas emulita 16-bitoj/dos-komputilo, kaj do ĉiu emulita aparato (ekz. sonkarto) estas
agordebla. La agord-dosieroj estas en /etc/dosemu
Dependaĵoj:
kerno 2.6.x aŭ supera.
Freedos (kutime jam en la pakaĵo/kunpremita dosiero)
Timidity++ (verŝajne, ankaŭ se via sonkarto entenas MIDI-sintezatoron).
PLENUMI VINDOZAJN PROGRAMOJN
Por plenumi vindozajn programojn, estas necese WINE.
Por kompilumi ĝin, en la dosierujo de la programo, tajpu (kiel uzanto!!!!):
./tools/wineinstall
Post la kompilumo kaj la instalo de WINE, restartigu la komputilon.
Se vi uzas Slackware (ĉiukaze, estas bone kontroli ankaŭ aliajn distribuaĵojn) vi devas rdakti la
dosieron /etc/rc.d/rc.modules kaj kontrolu se ekzistas la jenan linion kaj eventuale
“malkomentigi” (t.e. “formovi” la signo # antaŭe) ĝin
/sbin/modprobe binfmt_misc
kaj aldoni la jenan linion al /etc/fstab:
none /proc/sys/fs/binfmt_misc binfmt_misc 0 0
kaj la jenajn al /etc/rc.rc.local:
echo ':windows:M::MZ::/kie/estas/wine:' > /proc/sys/fs/binfmt_misc/register
echo ':windowsPE:M::PE::/kie/estas/wine:' > /proc/sys/fs/binfmt_misc/register
Fine, restartigu la komputilon.
Por agordi WINE, tajpu:
winecfg
aŭ mane redaktu la agordodosierojn en la virtuala C: disko.
Por soni MIDI-dosierojn sen “vivaj” sonkartoj (kiu entenas veran MIDI-sintezatoron), vi devas uzi
Timidity. Por kunligi Wine kaj Timidity, estas necese la komandon acconnect.
Rapida ekzemplo pri uzo: kiel uzanto, tajpu (pordo - kliento)
/usr/local/bin/aconnect 75:0 128:1
kaj kiel ĉefuzanto, kontrolu per de:
# aconnect -o -l
Tiu estas la eligo (nur la interesa parto):
[ ... ]
client 128: 'Client-128' [type=user]
0 'TiMidity port 0 '
1 'TiMidity port 1 '
Connected From: 75:0
Por lanĉi vindozajn .exe programojn, vi povas skribi:
wine C:\\windows\\miaprogramo.exe (konformigita dos stilo)
wine /home/uzanto/.drive_c/windows/miaprogramo.exe (linuksa stilo)
wine “C:\windows\miaprogramo.exe” (rekta vindoza stilo)
Dependaĵoj:
-BISON kaj FLEX
-Xfree86-devel aŭ Xorg-devel
Preskaŭ-dependaĵoj:
- Timidity++ (se vi ne havas sonkarton kiel SoundBlaster Live!)
- TTF-tiparoj (liberaj prefereble) por agordi ilin kiel anstataŭantoj de vindoza ne-liberaj tiparoj
EMULI MAKINTOŜON
La plej efika emulilo de Makintoŝo estas PearPC.
Aldone al la programo (aŭ ĝiaj fontdosieroj), vi devas ankaŭ elŝuti la dosieron .ing.bz2 kiu estas
virtuala disko (ĝi estas nur 3KB... sed malkumpremita ĝi iĝas 3GB).
Kompilumado, aldono de virtuala disko kaj plenumo estas kaj agas en la dosierujo de la programo
mem.
La ĉefa problemo estas la agord-dosiero de PearPC.
Vi povas uzi ppccfg.example kaj redakti ĝin ĉe la linio:
pci_ide0_master_image=
por agordi la vojo kaj la nomo de la virtuala disko.
Vi povas agordi la cdrom ĉe la linio:
pci_ide0_slave_image = “/dev/cdrom”
Se vi ne uzos la KD, por eviti problemojn, estas pli bone malebligi la KD-aparaton:
pci_ide0_slave_installed = 0
Por lanĉi la emulilon, tajpu:
./src/ppc agord-dosiero
Tio estas...
./src/ppc ppccfg.example
Memkompreneble, unue vi devas prepari kaj plenumi la instaladon de iu ajn makintoŝa
mastrumsistemo.
XMAME
Uzo:
Premu 5 por emuli enigon de monero
Premu 1 aŭ 2 por startigi ludon por 1 aŭ 2 ludantoj.
Komando:
xmame.SDL ludo -rp /home/uzanto/kie/estas/roms -jt 0 -v -10 -fullscreen
Priskribo:
ludo estas ludonomo
-rp estas la dosierindiko de la “roms” dosieroj
-jt ebligas stirstangon (1) aŭ klavaron (0)
Se vi ebligas la stirstangon, vi devas agordi ĝin (vidu –help por pluraj informoj)
-v laŭteco (de -30 ĝis 0)
-fullscreen plenekrane ... vi povas uzi ankaŭ opcion -scale 1 por pliigi aŭ malpliigi la grandecon
de la ekrano per maldekstra-ŝvkl + paĝ-sup kaj maldekstra-ŝvkl + paĝ-sub
Rimako: xmame.SDL estas la plej bona el xmame-kompilumversioj, ĉar ĝi estas kompilumita kaj
plenumanta per SDL-bibliotekoj
12) REKONI LITEROJN EN BILDO — GOCR
GOCR estas eta sed efika OCR.
Por uzi ĝin pere de komandlinio (utila ĉefe por la malnovaj komputiloj aŭ por ripeta laboroj), tajpu:
gocr -i en-dosiero.pnm -o el-dosiero.txt -d 10 -a 85 -l 120
Priskribo:
-d estas la "polvo", t.e. perturboj. Kutime, la valoro estas 5 aŭ 10. La valoro 0 estas taŭga nur
por la "ne-akiritaj" bildoj kiel .pdf aŭ ekfotoj de la ekrano
-l estas la lumeco.
-a estas la “procenta valoro de simileco” de la tiparoj.
Rimarko1: la plej bona rezulto estas atingebla kun bildoj je 300 ppc (punktoj por colo / dpi) kaj
kun etaj marĝenoj.
Rimarko2: normale, GOCR laboras sur .pnm dosierformato. Ĉiukaze, ĝi estas kompletigebla per
aliaj programoj por transformi la plej uzataj formatojn de bildoj.
13) KREI VIDEAN BILDSTRION
Por krei bild-filmojn, kartunkinaĵojn plenumeblajn sur televidilo aŭ ekrano, vi povas uzi parton de
Mplayer nomitan Mencoder.
Ekzemple, se vi uzas fotografaĵojn akiritajn de via diĝita fotoaparato (tiamaniere vi jam havas
egalmezurajn .jpg bildojn), metu ilin en sama dosierujon kaj ene tajpu:
mencoder mf://*jpg -mf fps=4 -o /dosierujo/dosierujo/via_dosiero.avi -ovc lavc
La opcio “-mf fps=” indikas la nombro de bildoj en unu sekundo. Por “videa strio” (ekz.
videogardado) la valoro 4 estas bona; male, por “filmo”, uzu valoron je 12 (aŭ 24)
14) PAROLANTA KOMPUTILO
Nun ekzistas nur unu programo por legi tekston Esperantlingve (utila afero, ekzemple, por
blinduloj):
espeak (ĉe http://espeak.sourceforge.net)
Tiu programo estas komandlinia sed ĝi estas malpeza kaj ĝi perfekte integriĝas en la grafika medio
pere de TTS-sistemo de KDE.
espeak = plenumas rekte. Skribu la frazon en espeak-konzolo kaj premu enigoklavon.
Laŭ komandlinio, vi povas agordi la lingvon:
espeak -vlingvokodo
ekz.
espeak -veo “Saluton!” = diras esperantlingve: “Saluton!”
Vi povas legi dosieron:
espeak -veo -f dosiero.txt
espeak -veo -m -f dosiero.html = legas nur la entenon de la HTML-dosieron (sen la markiloj)
Vi povas ŝanĝi ankaŭ la voĉon de la programo:
espeak -vlingvokodo+voĉo
ekz.
espeak -ven+m3 = parolas angle per la tria vira voĉo
+m1 +m2 +m3 +m4 +m5 +m6 +wisper + croak estas viraj voĉoj
+f1 +f2 +f3 +f4 estas virinaj voĉoj
Vi povas mastrumi la rapidecon de la parolado (sugesto: -s 140), kaj konservi la paroladon en
dosieron (-w miadosiero.wav).
Ekz.
espeak -veo+f4 -s 140 “Mi estas vocxemulilo” -w vocxino.wav
Aliaj agordoj:
Estas eble agordi apriorajn voĉon kaj lingvon. La kodigo de la tiparoj estas apriore UTF-8, sed ĝi
estas ankaŭ agordebla laŭ Latin3 signaro. Espeak povas legi ankaŭ vortojn skribitajn laŭ x-metodo:
-s nombro = nombro de paroloj en unu minuto (intervalo: 80-390, apriora valoro: 170)
-g nombro = paŭzo inter paroloj (en 1/10 sek.)
-a nombro = laŭteco (intervalo 0-200, apriora valoro 100)
-b Latin-3 = ebligas aŭtomate alian signaron (ekz. Latin-3), kiam la programo trafis ne-UTF-8
literon
--input = agordas la legado pere de sistem-enigo
--punct=interpunkcioj” = diktas ankaŭ la indikitajn interpunkciojn (ekz. --punct=”, ; . : - ? ! * °
#”)
Por plenumi espeak en KDE, malfermu KDE-Text-to-Speech Administrilon (KTTSMgr), kaj
skribu en "command for speaking texts" (komandoj por legi tekstojn):
cat %f | espeak --stdin -w %w -v en -s190
Dependaĵoj: “PortAudio” biblioteko.
Rimarko1: sen “PortAudio”, espeak ne povas paroli sed ĝi eligas nur konservitajn .wav dosierojn.
Rimarko2: Evidente KDE-TTS plenumas per .wav dosieroj, kaj do ne necesas PortAudio.
Rimarko3: vi devas mane instali la aplikaĵojn speak kaj espeak en /usr/bin/, la libspeak.so.1.xx
bibliotekon en /usr/lib/ kaj fine la espeak-data dosieron en /usr/share/
15) KALKULMAŜINO DE KOMANDLINIO
echo '2+3+9' | bc -l = eligas kiel rezulton 14
echo '(3+9)/2' | bc -l = eligas kiel rezulton 6
echo '3+9/2' | bc -l = eligas la rezulton je 7.5
(notu: matematike la divido kaj multipliko havas prioritaton)
echo '23+((3+9)/2)-1' | bc -l = eligas kiel rezulton 28
echo '10*3+4\2' | bc -l = eligas kiel rezulton 32
echo 'sqrt(9)\6' | bc -l =eligas 0.50
echo '6/sqrt(9)' | bc -l =eligas 2
echo '3^2' | bc -l =eligas 9 (t.e. 3
2
)
16) MPLAYER NE PLENUMAS — KION FARI?
Kiam mplayer ne plenumas, aŭ mankas kodeko aŭ la zorgilo de la vidkarto ne estas taŭga (ekz. ĝi
estas nespecifa).
En la unua okazo, vi devas elŝuti la taŭgan kodekon.
En la dua okazo, vi devas agordi mplayer (fako “video”) per “x11” aŭ redakti la agordodosieron
(ekz. /etc/mplayer/mplayer.conf) anstataŭigante “vo=xv” per “vo=x11”. Tamen, tiamaniere, vi ne
povas vidi filmon plenekrane.
17) ETOSOJ por XMMS
Se vi havas etosojn por Winamp (.wsz dosierojn), metu ilin en /via_hejmo/.xmms/Skins.
18) MPLAYER NE PLENUMAS GRAFIKE
Mplayer plenumas grafike per la komando:
gmplayer
Tamen ĝi bezonas etoson por plenumi. Elŝutu etosojn el taŭga retejo, kaj enmetu ilin en
/usr/local/share/mplayer/Skin/usr/share/mplayer/Skin.
Ne forgesu krei aŭ enmeti agordodosieron pri tiparoj en
/usr/local/share/mplayer/font/usr/share/mplayer/font.
Sugesto: se vi havas problemojn pri tio, vi povas kopii rekte de iu ajn plenumanta Linukso-vivKD.
19) BAZAJ KOMANDOJ DE SQL (MySQL kaj SQLite)
MySQL estas la plej grava rilat-datumbazo, sed ankaŭ la plej malfacila por mastrumi (ĉefe pro la
servilo kaj la permesoj). SQLite estas pli facila ol MySQL sed ankaŭ malpli kompleta.
Kiel ekzerco, do ni uzos SQLite, aldonante informojn kie kaj se la du programoj havas malsaman
sintakson.
Por lanĉi SQLite, tajpu en terminalo:
sqlite
sqlite -html (por eligi laŭ HTML-formato)
sqlite -list (por eligi kiel listo)
sqlite -column (por eligi kolumne)
Poste, tajpu en la konzolo de la programo...
Memkompreneble, inter MySQL kaj SQLite estas bazaj malsamecoj, ekzemple:
...por eliri de la programo.
sqlite> .quit
mysql> quit;
...por eligi en dosieron.
sqlite> .output dosiernomo
mysql> pager cat > /tmp/log.txt
...por krei kaj/aŭ uzi datumbazon nomitan „cxevalejo“ en SQLite, vi devas rekte lanĉi la programon:
sqlite cxevalejo
Male, en MySQL, vi devas unue lanĉi la programon kaj poste tajpi en la konzolo de la programo:
mysql> CREATE DATABASE cxevalejo;
kaj aldone, por uzi datumbazon.
mysql> USE cxevalejo;
...Por vidigi cxeeston de tabeloj en datumbazo.
sqlite> .tables
mysql> SHOW TABLES;
Mastrumi tabelojn kaj datumojn
Por krei tabelon nomitan “Cxevaloj” kun kampoj: “nomo”, “proprietulo”, “raso”, “sekso”,
“naskigxdato”
sqlite> CREATE TABLE Cxevaloj (nomo VARCHAR(20), proprietulo VARCHAR(20),
-> raso VARCHAR(20), sekso CHAR(1), naskigxdato DATE);
Por vidigi FAKOJN kaj ECOJN de la tabelo (ekz. Cxevaloj).
sqlite> .schema Cxevaloj
mysql> DESCRIBE Cxevaloj;
Jen la rezulto (de MySQL):
+-------------+-------------+------+-----+---------+-------+
| Field | Type | Null | Key | Default | Extra |
+-------------+-------------+------+-----+---------+-------+
| nomo | varchar(20) | YES | | NULL | |
| proprietulo | varchar(20) | YES | | NULL | |
| raso | varchar(20) | YES | | NULL | |
| sekso | char(1) | YES | | NULL | |
| naskigxdato | date | YES | | NULL | |
+-------------+-------------+------+-----+---------+-------+
La aldono de alia fako kiel “mortdato” (N.B: la ĉevaloj estas belegaj bestoj sed ili estas ĉukaze
mortemaj) en SQLite (en la versioj provitaj de mi) ne estas ebla, sed en MySQl, vi povas plenumi
la aferon tajpante:
mysql> ALTER TABLE Cxevaloj ADD COLUMN mortdato DATE;
Por kontroli la redaktaĵo (aldono de fako “mortdato”)
mysql> DESCRIBE Cxevaloj;
Jen la rezulto:
+-------------+-------------+------+-----+---------+-------+
| Field | Type | Null | Key | Default | Extra |
+-------------+-------------+------+-----+---------+-------+
| nomo | varchar(20) | YES | | NULL | |
| proprietulo | varchar(20) | YES | | NULL | |
| raso | varchar(20) | YES | | NULL | |
| sekso | char(1) | YES | | NULL | |
| naskigxdato | date | YES | | NULL | |
| mortdato | date | YES | | NULL | |
+-------------+-------------+------+-----+---------+-------+
por enigi datumojn en la fakoj (por ĉiu sinsekvo de datumoj).
sqlite> INSERT INTO Cxevaloj
-> VALUES ('Puffball','Diane','paint','f','1999-03-30',NULL);
Aŭ ankaŭ (se vi ne havas ĉiuj datumoj por ĉiu kampo):
sqlite> insert into Cxevaloj(nomo,proprietulo,sekso) values
-> ("Blackie","Harold",'f');
Por informmendi:
sqlite> SELECT * FROM Cxevaloj;
Jen la rezulto:
+----------+------------+------------+------+-------------+------------+
| nomo | proprietulo| raso | sekso| naskigxdato | mordato |
+----------+------------+------------+------+-------------+------------+
| Blackie | Harold | beja | f | 1993-02-04 | NULL |
| Claws | Gwen | apalusa | m | 1994-03-17 | NULL |
| Buffy | Harold | bardiĝiana | f | 1989-05-13 | NULL |
| Puffball | Diane | paint | f | 1999-03-30 | NULL |
+----------+------------+------------+------+------------+------------+
Por ĝisdatigi aŭ korektigi rikordojn (ekz. Buffy naskis en 1998 kaj ne en 1989!):
sqlite> UPDATE Cxevaloj SET naskdato = "1998-05-13" WHERE nomo = "Buffy";
Por kontroli nur “Buffy”
sqlite> SELECT * FROM Cxevaloj WHERE nomo = "Buffy";
Jen la rezulto:
+--------+------------+------------+------+--------------+----------+
| nomo | proprietulo| raso | sekso| naskigxkdato | mortdato |
+--------+------------+------------+------+--------------+----------+
| Buffy | Harold | bardiĝiana | f | 1998-05-13 | NULL |
+--------+------------+------------+------+--------------+----------+
Por kontroli se ekzistas ĉevalo naskita antaŭ 1998
sqlite> SELECT * FROM Cxevaloj WHERE naskigxdato >= "1998-1-1";
Por vidigi nur laŭ raso kaj sekso (ekz. Apalusa kaj ina)
sqlite> SELECT * FROM Cxevaloj WHERE raso = "apalusa" AND sekso = "f";
Por vidigi laŭ du aŭ pliaj rasoj
sqlite> SELECT * FROM Cxevaloj WHERE raso = "apalusa" OR specie = "baja";
Query kun pluraj elementoj
sqlite> SELECT * FROM Cxevaloj WHERE (raso = "baja" AND sekso = "m") OR
(raso = "apalusa" AND sekso = "f");
Query laŭ nomo kaj naskdato:
sqlite> SELECT nomo, naskdato FROM Cxevaloj;
Por ordigi la antaŭa query laŭ kreskanta ordo
sqlite> SELECT nomo, naskdato FROM Cxevaloj ORDER BY naskdato;
Por ordigi la antaŭa query laŭ malkreskanta ordo (nur en MySQL):
mysql> SELECT nomo, naskdato FROM Cxevaloj ORDER BY naskdato DESC;
Por ordigi la antaŭa query laŭ alfabeta ordo kaj lau naskiĝo (malkreskante en MySQL)
mysql> SELECT nomo, raso, naskdato FROM Cxevaloj ORDER BY raso, naskdato DESC;
Por trovi nomon kiu komencas per b
sqlite> SELECT * FROM Cxevaloj WHERE nomo LIKE "b%";
Por trovi nomon kiu finiĝas per fy
sqlite> SELECT * FROM Cxevaloj WHERE nomo LIKE "%fy";
Por trovi nomojn kiuj entenas `w':
sqlite> SELECT * FROM Cxevaloj WHERE nomo LIKE "%w%";
Por trovi nomojn kiuj havas nur 5 literojn (kaj do uzu 5 “_” )
sqlite> SELECT * FROM Cxevaloj WHERE nomo LIKE "_____";
Por sciigi la nombroj de la ĉevaloj
sqlite> SELECT COUNT(*) FROM Cxevaloj;
... laŭ unu specifa fako (ekz. proprietuloj)
sqlite> SELECT proprietulo, COUNT(*) FROM Cxevaloj GROUP BY proprietulo;
...laŭ la raso
sqlite> SELECT raso, COUNT(*) FROM Cxevaloj GROUP BY raso;
Rilatigi tabelojn (ekzemplo laŭ MySQL)
Kreu alian tabelon:
mysql> CREATE TABLE Okazoj (nomo VARCHAR(20), dato DATE,
-> speco VARCHAR(15), rimarkoj VARCHAR(255));
Plenigu la kampojn per nomoj de la ĉevaloj, la dato kaj la speco de la okazo (ekz. 01-10-2008
konkuro) kaj la eventualaj rimarkoj. Poste, rilatigi la lastan kun la unua tabelo.
mysql> SELECT Cxevaloj.nomo,
-> (TO_DAYS(dato) - TO_DAYS(naskigxdato))/365 AS agxo,
-> rimarkoj
-> FROM Cxevaloj, Okazoj
-> WHERE Cxevaloj.nomo = Okazoj.nomo AND speco = "konkurso";
Jen la rezulto:
+--------+------+-------------------------+
| nomo | agxo | rimarkoj |
+--------+------+-------------------------+
| Fluffy | 2.27 | kurso por > 3 jaragxaj |
| Buffy | 4.12 | kurso por < 2 jaragxaj |
| Buffy | 5.10 | NULL |
+--------+------+-------------------------+
Tiu ekzemplo montras ankaŭ kiel uzi matematikajn funkciojn kaj “tujajn” kampojn (agxo). Notu
bone kiel estas uzata la punkton (punkto-notacion). SQLite plenumas sammaniere sed sen la
matematikaj funkcioj.
VORTARETO
Angla/Komputila — Esperanto
Angla Lingvo Esperanto
abort (to) nuligi, rezigni
alt (key) alt
array plurvariablo
arrow (key) sagoklavo
back-up savkopio
backspace retropaŝo
boot preparado; startigo
boot (to) startigi
boot loader preparilo
browser retumilo
browser (internal) foliumilo
bs (backspace) rpŝ (mallongigo)
bug cimo, miso, eraro, programa fuŝo
build (compile) kompilumi
burn (cd – dvd) surlumdiskigi
cable kablo
cancel (abort) rezigni, nuligi
CD
CD-ROM
lumdisko, KD
lumdiskingo
clear (to) vakigi, purigi
client kliento
clipboard poŝo
codec kodeko
command komando
command line komandlinio
compile kompilumi
console konzolo
control (key) stirklavo
copy kopio
copy (to) kopii
crash kraŝo
ctrl strkl
daemon demono
database datumbazo
del (short) for-klavo
delete forigi; forviŝi
device aparato
dot notation punktonotacio
driver zorgilo
DVD lumdiskego, DVD
enter (key) enigoklavo; enenklavo
esc (key) eskapoklavo
esc (key) esk (mallongigo)
ethernet eterreto
ethernet (card) retkarto
extention (filename) finaĵo
extention (program or file) etendilo
field (database) kampo
file dosiero
filename dosiernomo
filesistem dosiersistemo
floppy
floppy-drive
disketo; moldisko
disketingo
folder dosierujo
fullscreen plenekrane
gateway kluzo
hard-disk durdisko
icon ikono
input enigo
install (to) instali
installation instalado
internet interreto
joystick stirstango
keyboard klavaro
kill (the process) fermi, mortigi
lan loka reto
log-in saluto
log-in (to) saluti
log-in (username) uzantonomo
module modjulo
mouse muso
net(work) reto
netmask retmasko
OS mastrumsistemo
output eligo
package pakaĵo
parallel port paralela konektejo
partition subdisko
password pasvorto
paste enmeto
paste (to) enmeti
patch flikaĵo
patch (to) fliki
path vojo, dosierindiko, serĉvojo
pathname dosierindiko
ping (to) sondado
ping (to) sondi
plug-in kromaĵo
print (to) presi. printi
printer printilo, (presilo)
process procezo
program (general or sistem) programo
program (only user) aplikaĵo
provider provizanto
query informmendo; serĉomendo
query (to) informmendi
ram senvice atingebla memoro (sam); ĉefmemoro
reboot restartigo
reboot (to) restartigi
record (database) rikordo
root (user) ĉefuzanto, (sistem)administranto
run (to) lanĉi
save (to) konservi
script skripto
server servilo
set-up agordado
set-up (to) agordi
settings agordoj, agordaĵoj
shell terminalo
shift (key) ŝovoklavo
shift (short) ŝvkl (mallongigo)
slot ingo
stand-alone (program) aŭtonoma (aplikaĵo)
super user (root) ĉefuzanto, (sistem)administranto
tree arb(um)o
update ĝisdatigi
Esperanto — Angla/Komputila
Esperanto Angla Lingvo
agordado set-up
agordi set-up (to)
agordoj, agordaĵoj settings
alt alt (key)
aparato device
aplikaĵo program (only user)
arb(um)o tree
aŭtonoma (aplikaĵo) stand-alone (program)
ĉefuzanto, (sistem)administranto super user (root)
ĉefuzanto, (sistem)administranto root (user)
cimo, miso, eraro, programa fuŝo bug
datumbazo database
demono daemon
disketo; moldisko
disketingo
floppy
floppy-drive
dosierindiko pathname
dosiernomo filename
dosiero file
dosiersistemo filesistem
dosierujo folder
durdisko hard-disk
eligo output
enigo input
enigoklavo; enenklavo enter (key)
enmeti paste (to)
enmeto paste
esk (mallongigo) esc (key)
eskapoklavo esc (key)
etendilo extention (program or file)
eterreto ethernet
fermi, mortigi kill (the process)
finaĵo extention (filename)
flikaĵo patch
fliki patch (to)
foliumilo browser (internal)
for-klavo del (short)
forigi; forviŝi delete
ĝisdatigi update
ikono icon
informmendi query (to)
informmendo; serĉomendo query
ingo slot
instalado installation
instali install (to)
interreto internet
kablo cable
kampo field (database)
klavaro keyboard
kliento client
kluzo gateway
kodeko codec
komandlinio command line
komando command
kompilumi build (compile)
kompilumi compile
konservi save (to)
konzolo console
kopii copy (to)
kopio copy
kraŝo crash
kromaĵo plug-in
lanĉi run (to)
loka reto lan
lumdiskego, DVD DVD
lumdisko, KD
lumdiskingo
CD
CD-ROM
mastrumsistemo OS
modjulo module
muso mouse
nuligi, rezigni abort (to)
pakaĵo package
paralela konektejo parallel port
pasvorto password
plenekrane fullscreen
plurvariablo array
poŝo clipboard
preparado; startigo boot
preparilo boot loader
presi. printi print (to)
printilo, (presilo) printer
procezo process
programo program (general or sistem)
provizanto provider
punktonotacio dot notation
restartigi reboot (to)
restartigo reboot
retkarto ethernet (card)
retmasko netmask
reto net(work)
retropaŝo backspace
retumilo browser
rezigni, nuligi cancel (abort)
rikordo record (database)
rpŝ (mallongigo) bs (backspace)
sagoklavo arrow (key)
saluti log-in (to)
saluto log-in
savkopio back-up
senvice atingebla memoro (sam); ĉefmemoro ram
servilo server
skripto script
sondado ping (to)
sondi ping (to)
ŝovoklavo shift (key)
startigi boot (to)
stirklavo control (key)
stirstango joystick
strkl ctrl
subdisko partition
surlumdiskigi burn (cd – dvd)
ŝvkl (mallongigo) shift (short)
terminalo shell
uzantonomo log-in (username)
vakigi, purigi clear (to)
vojo, dosierindiko, serĉvojo path
zorgilo driver
Livros Grátis
( http://www.livrosgratis.com.br )
Milhares de Livros para Download:
Baixar livros de Administração
Baixar livros de Agronomia
Baixar livros de Arquitetura
Baixar livros de Artes
Baixar livros de Astronomia
Baixar livros de Biologia Geral
Baixar livros de Ciência da Computação
Baixar livros de Ciência da Informação
Baixar livros de Ciência Política
Baixar livros de Ciências da Saúde
Baixar livros de Comunicação
Baixar livros do Conselho Nacional de Educação - CNE
Baixar livros de Defesa civil
Baixar livros de Direito
Baixar livros de Direitos humanos
Baixar livros de Economia
Baixar livros de Economia Doméstica
Baixar livros de Educação
Baixar livros de Educação - Trânsito
Baixar livros de Educação Física
Baixar livros de Engenharia Aeroespacial
Baixar livros de Farmácia
Baixar livros de Filosofia
Baixar livros de Física
Baixar livros de Geociências
Baixar livros de Geografia
Baixar livros de História
Baixar livros de Línguas
Baixar livros de Literatura
Baixar livros de Literatura de Cordel
Baixar livros de Literatura Infantil
Baixar livros de Matemática
Baixar livros de Medicina
Baixar livros de Medicina Veterinária
Baixar livros de Meio Ambiente
Baixar livros de Meteorologia
Baixar Monografias e TCC
Baixar livros Multidisciplinar
Baixar livros de Música
Baixar livros de Psicologia
Baixar livros de Química
Baixar livros de Saúde Coletiva
Baixar livros de Serviço Social
Baixar livros de Sociologia
Baixar livros de Teologia
Baixar livros de Trabalho
Baixar livros de Turismo